[ELiSo-anoncoj] Funkciuloj kaj dokumentoj de Ĝeneralaj asembleoj en 2020

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Mon Feb 15 15:00:38 UTC 2021


Saluton.

La jaro 2020 estis grava por disvolviĝo de Esperanto kaj Libera Scio. Ĝi
estis la unua plena jaro de nia ekzistado kiel formale registrita organizo,
kaj kun tio venis ankaŭ novaj sindevontigoj.

La Ĝenerala asembleo elektis novajn funkculojn.

Estraro:

   - Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
   - Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
   - Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz


Revizia komisiono:

   - Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
   - Michel Castelo Branco
   - Yves Nevelsteen

Kiel vi povas vidi, ĉiuj funkciuloj estas spertuloj pri Vikimedio
- kunfondintoj kaj prezidintoj de aliaj Vikimediaj organizoj, kaj 2 aŭtoroj
de Esperant-lingvaj libroj pri Vikipedio. Ni kreas priskribon de la
teamanoj ĉe nia retejo https://esperanto.wiki/teamo/


Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

   - Jara raporto 2019
   <https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2019>
   - Jara plano 2020
   <https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2020-eo>
   -
   - Jara buĝeto 2020
   <https://docs.google.com/spreadsheets/d/1tZKheF7efS0-0Q9l6WRdX4H1P9NVVA3G_dUFcuoYUog/edit>
   - Jara plano 2021
   <https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2021>
   - Jara buĝeto 2021
   <https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpTHBZu6Sh8/edit>

(iuj tiuj dokumentoj ankoraŭ bezonas poluron de formo, sed la enhavo jam
estas en praktiko)

Bovnolu konsideri, ke ambaŭ Kunsidoj de Ĝenerala asembleo okazis en tempo
de granda labora ŝarĝo. Ni prilaboras nian strukturon por estontece informi
pri tiaj ĉi gravaj aferoj pli frue.

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20210215/05808d5d/attachment.htm>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list