[ELiSo-anoncoj] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Feb 25 12:47:17 UTC 2021


Saluton.

*Resumo*: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera Scio"
al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo).
Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte*
kontraŭas, skribu tion nun.

Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj
retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj
Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo,
ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon
"Vikimedio Esperanto".

Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio
por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed
nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn
pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe
temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto -
kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do
sen rilato al Vikimedio).

La Estraro de ELiSo ĵus decidis:

   1. strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
   Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
   2. strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon
   (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono
   kiel Tema organizo.

La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne faros
memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos
dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala
asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj
organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
rezervita por organizo de pli alta rekono.

La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura
nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj
en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto
"Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la
publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble,
aliaj proponoj estas bonvenaj!

Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per
kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia
loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke
AffCom permesus tion al ni.
Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi al ni
uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.

*Kion vi faru nun?*
Se vi konsentas - nenion.
Se vi malkonsentas - skribu tion.

Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj tion
emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian
plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple
plenumos la laboron.
Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj
homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon.
Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se
homoj ne kontraŭos).

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20210225/71f2b20b/attachment.htm>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list