[ELiSo-anoncoj] Universala Kodo de Kondutado - Vikimedio aŭskultas vian voĉon

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Feb 13 15:46:20 UTC 2021


Saluton.

Unu el rekomendoj de la tut-vikimedia strategia procezo estas Universala
Kodo de Kondutado (UCoC), kiu difinas minimumajn posutlojn pri kondutado en
Vikimedia mondo. Ĝi estis intense disvolvata ekde Junio ĝis Decembro 2020,
kaj la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio ĝin ratifis la 2-an de Februaro.

Nuntempe venas la periodo por diskuti kaj decidi kiel precize ĝi estu uzata
kaj devigata. La celo estas, ke ĝi ne konfliktu kun nuntempaj statutoj kaj
lokaj Kodoj de Kondutado, sed komplementu ilin. Planataj estas diversaj
konsultadoj, kiuj daŭros ĝis iam en Aprilo 2021

Mi invitas vin konatiĝi kun la Kodo kaj la procezo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Universal_Code_of_Conduct/eo

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso-anoncoj/attachments/20210213/8b021e08/attachment.htm>


More information about the ELiSo-anoncoj mailing list