Saluton.
Post personaj diskutoj kaj retpoŝta alvoko por komentoj, Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) partoprenis la 1an ciklon de la Strategia planado de Vikimedia movado por la jaro 2030. La deklaroj proponitaj de ELiSo estas:
- En 2030 la Vikimediaj projektoj estos disponeblaj en lingvoj, kiuj ebligas ricevi liberan scion en sia denaska lingvo al almenaŭ 90% de homoj kaj en iu bone regata lingvo al almenaŭ 95% de homoj, en nivelo utila por la komunumo. - Organizita internacia Vikimedia movado sukcesas inkludi al aktiva partopreno vastan gamon da diversperspektivaj aktivuloj de la tuta mondo en kulture kaj lingve sentema kaj inkluda maniero.
La kontribuon (en la angla) vi povas vidi en https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/Sources/Esp...
Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis la diskutojn! Sekvos pliaj cikloj, kiuj pintos dum Vikimanio 2017, do vi daŭre havas ŝancon kontribui. Pliaj informoj estas ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
Amike KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
wikimedia-eo-anoncoj@lists.wikimedia.org