Saluton Vikimedianoj!
Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.
Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!
En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis la 18a de Januaro!*
*La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1 https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1*
*Atentigo:* Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la instrukciojn en la oficiala retejo: https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos en Kaburbo!
nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux) KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio
Saluton.
Amika memorigo: *La limdato por peti stipendion estas post 24 horoj! *Petu ĉe https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Se vi pripensis partopreni, certe ne hezitu multe, ĉar baldaŭ estos malfrue! Mi persone vere rekomendas partoprenon, ĉar Vikimanio apartenas al tiuj renkontiĝoj, kiuj donas al homo novan energion, inspiron kaj motiviĝon, kapabligas, renkontigas kun amikon kaj novaj amikoj kaj kreas mutlajn neforgeseblajn memorojn.
Ĉi-jare Vikimanio estas en Sud-Afriko, kio donas specife bonan oportunon al niajAfrikaj kolegoj!
Ĉiujn informojn kaj petformularon trovu ĉe https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Amike kaj ĝis en Kab-urbo!
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
2018-01-08 23:03 GMT+01:00 KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@gmail.com:
Saluton Vikimedianoj!
Kiel ĉiujare, ankaŭ tiun ĉi someron okazos Vikimanio - la plej granda renkontiĝo de la Vikimedia movado, iom konferenco, iom festivalo kaj multaj subtenantoj de Vikimedio! Ĝi okazos la 20an-22an de Julio (la antaŭkonferenco 18an-19an) en Kaburbo en Sud-Afriko.
Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!
En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston *ĝis la 18a de Januaro!*
*La formularon estas ĉe https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1 https://goo.gl/forms/IvMpYcFsMPC4V0Ol1*
*Atentigo:* Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la instrukciojn en la oficiala retejo: https://wikimania2018. wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos en Kaburbo!
nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux) KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio
wikimedia-eo-anoncoj@lists.wikimedia.org