[ELiSo] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio

Mathieu Lovato Stumpf Guntz psychoslave at culture-libre.org
Sat Feb 27 14:51:09 UTC 2021


Dankon al ĉiuj partoprenantoj,

Persono, iu ajn nomo iras, la ĉefa afero estas ke tiuj al kiuj ni 
parolas bone komprenas pri kio ni parolas kiam ni uzas tia nomo aŭ alia.

Unue, ni povas kompari kun aliaj grupnomoj: 
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_chapters 
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_chapters>. Notu ke kelkaj 
grupoj adaptis iomete la formo ( Wikimédia France aŭ Wikimédia 
Magyarország ) aŭ la skripto (Викимедиа РУ). Sed ĝenerale, Wikimedia 
Plenlonganomio estas la retenita nomo, kaj Wikimedia XY kaj WMXY estas 
nomo uzita kiel oni deziras iun pli mallonga, kaj sen teĥnika problemo 
por retadreso ktp.

Wikimedia Esperanto kaj Wikimedia EO verŝajne estas la pli proksima al 
tio, kio aliaj vikimediaj grupoj uzas. Do, por ekster-esperanta uzoj, 
ili estas certe la pli taŭga.

Por inter-esperantistoj, ekzemple en esperante-skribintaj dokumentoj, 
ne-oficialaj diskutoj, ktp, mi opinias ke Vikimedia Esperanto, Vikimedio 
Esperanto, ELISo aŭ aliaj estas ĉiuj sufiĉe klaraj.

En la telegrama ĉambro, mi êc proponis "Vikimedio, Esperanto kaj LIbera 
Scio Tribuo (VELISTo)" kiel nova ne-formala nomo, ĉar tie ELISo hisas 
ĝian velon, ĉu ne? Kaj ankaŭ, kun tiom da ebleco, oni povas opinii "Ve! 
Listo…" :D

Do, resume, mi voĉdonas

  * al "Wikimedia Esperanto" por la longa formo de oficialaj
    ne-esperantaj uzoj
  * al "Wikimedia EO", "wikimedia-eo", "WMEO", kie aliaj grupoj uzas
    tian formon
  * aliloke, io ajn alia, kiun oni ŝatas, se ĉiuj bone komprenas

Kore,
psychoslave

Le 26/02/2021 à 18:35, Michal Matúšov a écrit :
> Saluton kaj dankon pro la ĝisnunaj reagoj!
>
> Jen, kelkaj aldonaj klarigoj:
>
> Didier Janot skribis: "[...] sed kial "Vikimedio Esperanto" kaj ne 
> "Esperanto Vikimedio" ?"
> Tio estas kutimo en la vikimedia movado, ke organizoj uzas vikian 
> vorton kiel la unuan. Landaj asocioj ĉiam nomiĝas "Vikimedio lando", 
> Uzanto-Grupoj ofte nomiĝas "Vikimedianoj de lando / urbo / temo". 
> Temaj organizoj estas malmultaj, do ne eblas vidi iun kutimon. 
> Rekomendoj estas en 
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs 
> <https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs>
> Estas bona demando, ĉu niaj proponitaj nomoj estus akceptitaj (inter 
> la ekzemplaj akceptataj nomoj estas neniu kun tiu kutimo), sed ni 
> devas provi por scii.
> Fakte, ni estas dekomence multe pli bone integritaj en vikimedia mondo 
> ol la Esperanta - ni estas rekonitaj de VMF jam dum preskaŭ 8 jaroj, 
> sed ni nur nun laboras pri membriĝo al UEA kaj TEJO; VMF nin invitas 
> al diversaj eventoj (kaj pagas nian partoprenon) dum Esperantistoj ne 
> tiom (kaj apenaŭ repagas nin) ks. Ankaŭ, ni ne estas kutima 
> "Esperanta" organizo kiu strebadus por disvastigi Esperanton "nur" por 
> disvastigi Esperanto - ni helpas al Esperanto nerekte per nia laborado 
> por edukado.
>
>
> James Rezende Piton, kaj Ziko van Dijk pri "Vikimedio EO"
> Kiel mi skribis, la natura nomo estus "Vikimedio Esperanto". Tiu tre 
> bone funkcias kaj en la Vikimedia kaj en la Esperanta mondo.
> Sed ĝi ne tiom bone funkcius en Slovakio, kie ni estas jure 
> registritaj. Specife ĉar de Slovakio ni povas ricevi diversan 
> subtenon, ekzemple de monakira kampanjo (kiu nun okazas). La celgrupo 
> estas kutimaj slovakoj - kaj tiuj iom konas Vikimedion (do volas 
> subteni nin), sed ne bone konas Esperanton. Kun la oficiala 
> nomo "Vikimedio EO" ni povas emfazi tion, kion homoj jam konas.
> Mi emfazas, ke "oficiala nomo" estas simple tiu, kie estas kiel la 
> ĉefa en Statuto, kaj sub kiu ni komunikas kun oficejoj. Ni povas uzadi 
> ankaŭ alian nomon, eĉ samtempe, en aliaj cirkonstancoj. Ekzemple 
> "Vikimedio EO" en Statuto kaj Slovakiaj oficejoj, "Vikimedio 
> Esperanto" en la Esperanta mondo, "Esperanto kaj Libera Scio"  en la 
> vikimedia mondo antaŭ rekono kiel Tema organizo.
>
> Ziko van Dijk skribis: "Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux 
> "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio estas la pli konata kaj oficiala 
> formo, cxu ne?"
> En mia antaŭa mesaĝo mi skribis en Esperanto, ankaŭ la nomon, do mi 
> atentigis, ke la oficiala nomo estus en la Slovaka. Tiel plene 
> oficiale (faksimile) nia nomo estus "Wikimedia EO" aŭ "Wikimedia 
> Esperanto". Mi supozas, ke en la Esperanta medio ni uzadus precipe la 
> Esperantigitan version.
>
> Dankon pro viaj reagoj! Se estas ankoraŭ iuj demandoj aŭ rimarkoj, 
> bonvolu ilin skribi!
>
> Amike
> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
> Prezidanto
>
>
> št 25. 2. 2021 o 21:47 Ziko van Dijk <zvandijk at gmail.com 
> <mailto:zvandijk at gmail.com>> napísal(a):
>
>     Saluton,
>
>     mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo
>     kaj klarigo.
>
>     Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
>     komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
>     Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
>     estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?
>
>     Sincere,
>     Ziko
>
>
>
>
>     Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
>     <sudastelaro at gmail.com <mailto:sudastelaro at gmail.com>>:
>     >
>     > Saluton,
>     >
>     > Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis
>     kiam mi
>     > legis de KuboF:
>     >
>     > > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO",
>     kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
>     >
>     > Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene
>     longan
>     > nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
>     > mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
>     > Esperanto".
>     >
>     > Kaj Didier demandas:
>     >
>     > > sed kial
>     > > "Vikimedio Esperanto"
>     > > kaj ne
>     > > "Esperanto Vikimedio" ?
>     >
>     > Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
>     > sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
>     > "Esperanto-Vikimedio".
>     > (kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
>     > ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
>     >
>     > Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
>     > "Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke
>     Vikimedio estu
>     > la unua vorto legata.
>     >
>     > Amike,
>     > James
>     >
>     >
>     > On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot
>     <didier.janot at gmail.com <mailto:didier.janot at gmail.com>> wrote:
>     > >
>     > > Saluton,
>     > >
>     > > Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
>     > > kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
>     > >
>     > > Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
>     > > sed kial
>     > > "Vikimedio Esperanto"
>     > > kaj ne
>     > > "Esperanto Vikimedio" ?
>     > >
>     > > Ankaŭ el komunika vidpunkto,
>     > > estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
>     > > de ligitaj organizoj.
>     > > Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
>     > > Esperanto xxxxxx,
>     > > kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile
>     > >
>     > > Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
>     > >
>     > > Ĝis,
>     > > DJ
>     > >
>     > >
>     > > Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov
>     <kubof.hromoslav at gmail.com <mailto:kubof.hromoslav at gmail.com>> a
>     écrit :
>     > >>
>     > >> Saluton.
>     > >>
>     > >> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj
>     Libera Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por
>     uzado en Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj
>     instancoj. Precipe se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.
>     > >>
>     > >> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale
>     (en niaj sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan
>     nomon "Esperanto kaj Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni
>     iĝos Vikimedia Tema organizo, ni povos kaj oficiale kaj neoficiale
>     uzadi la Temo-Organizan nomon "Vikimedio Esperanto".
>     > >>
>     > >> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado
>     de reputacio por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste
>     nomos nin aliiel). Sed nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj
>     eble partoprenos iujn lokajn pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu
>     nomo estas vere balasta. Precipe temas pri nesufiĉa trafado al
>     Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto - kion multaj eksteruloj
>     interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do sen rilato al
>     Vikimedio).
>     > >>
>     > >> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
>     > >>
>     > >> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj
>     Libera Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
>     > >> strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza
>     nomon (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ
>     ofiiala rekono kiel Tema organizo.
>     > >>
>     > >> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial
>     tion ne faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la
>     Estraro preparos dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala
>     asembleo, kie Ĝenerala asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel
>     nomon); kaj 2) la Estraro komunikos kun AffCom (komisiono de la
>     Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj organizoj) kaj petos
>     ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas rezervita
>     por organizo de pli alta rekono.
>     > >>
>     > >> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto)
>     uzi. Natura nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar
>     ni estas registritaj en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli
>     grandan emfazon al la vorto "Vikimedio", ĉar tio estas la afero,
>     kiun publiko pli rekonas (kaj konsekvence donas al ni pli grandajn
>     ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la publiko). Tial mi persone
>     rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun alternativa nomo
>     (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble, aliaj
>     proponoj estas bonvenaj!
>     > >>
>     > >> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La
>     institucio per kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio)
>     konfirmis tion.
>     > >> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia
>     nomo en sia loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan
>     reputacion kaj mi kredas, ke AffCom permesus tion al ni.
>     > >> Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas
>     malpermesi al ni uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
>     > >>
>     > >> Kion vi faru nun?
>     > >> Se vi konsentas - nenion.
>     > >> Se vi malkonsentas - skribu tion.
>     > >>
>     > >> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio
>     Esperanto" kaj tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema
>     organizo. La Estraro jam decidis sian plian laboron en tiu kampo,
>     do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple plenumos la laboron.
>     > >> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion
>     *nun*! Se pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la
>     Estraro repripensos la aferon. Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas
>     aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se homoj ne kontraŭos).
>     > >>
>     > >> Amike
>     > >> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
>     > >> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
>     > >> Prezidanto
>     > >> _______________________________________________
>     > >> Dissendolisto de ELiSo
>     > >> ELiSo at lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo at lists.wikimedia.org>
>     > >> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>     <https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
>     > >
>     > > _______________________________________________
>     > > Dissendolisto de ELiSo
>     > > ELiSo at lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo at lists.wikimedia.org>
>     > > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>     <https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
>     >
>     > _______________________________________________
>     > Dissendolisto de ELiSo
>     > ELiSo at lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo at lists.wikimedia.org>
>     > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>     <https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
>
>     _______________________________________________
>     Dissendolisto de ELiSo
>     ELiSo at lists.wikimedia.org <mailto:ELiSo at lists.wikimedia.org>
>     https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>     <https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20210227/a64fd77f/attachment-0001.htm>


More information about the ELiSo mailing list