<html>
<head>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8">
</head>
<body>
<p><font face="Linux Libertine">Dankon al ĉiuj partoprenantoj,</font></p>
<p><font face="Linux Libertine">Persono, iu ajn nomo iras, la ĉefa
afero estas ke tiuj al kiuj ni parolas bone komprenas pri kio ni
parolas kiam ni uzas tia nomo aŭ alia.</font></p>
<p><font face="Linux Libertine">Unue, ni povas kompari </font><font
face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine">kun aliaj
grupnomoj: <a moz-do-not-send="true"
href="https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_chapters">https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_chapters</a></font></font><font
face="Linux Libertine">. Notu ke kelkaj grupoj adaptis iomete la
formo ( Wikimédia France aŭ Wikimédia Magyarország ) aŭ la
skripto (Викимедиа РУ). Sed ĝenerale, Wikimedia Plenlonganomio
estas la retenita nomo, kaj Wikimedia XY kaj WMXY estas nomo
uzita kiel oni deziras iun pli mallonga, kaj sen teĥnika
problemo por retadreso ktp.</font></p>
<p><font face="Linux Libertine">Wikimedia Esperanto kaj Wikimedia EO
verŝajne estas la pli proksima al tio, kio aliaj vikimediaj
grupoj uzas. Do, por ekster-esperanta uzoj, ili estas certe la
pli taŭga. <br>
</font></p>
<p><font face="Linux Libertine">Por inter-esperantistoj, ekzemple en
esperante-skribintaj dokumentoj, ne-oficialaj diskutoj, ktp, mi
opinias ke Vikimedia Esperanto, </font><font face="Linux
Libertine"><font face="Linux Libertine">Vikimedio Esperanto,
ELISo aŭ aliaj estas ĉiuj sufiĉe klaraj.<br>
</font></font></p>
<p><font face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine">En la
telegrama ĉambro, mi êc proponis "Vikimedio, Esperanto kaj
LIbera Scio Tribuo (VELISTo)" kiel nova ne-formala nomo, ĉar
tie ELISo hisas ĝian velon, ĉu ne? Kaj ankaŭ, kun tiom da
ebleco, oni povas opinii "Ve! Listo…" :D</font></font></p>
<p><font face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine">Do,
resume, mi voĉdonas <br>
</font></font></p>
<ul>
<li><font face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine">al
"Wikimedia Esperanto" por la longa formo de oficialaj
ne-esperantaj uzoj</font></font></li>
<li><font face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine">al
"Wikimedia EO", "wikimedia-eo", "WMEO", kie aliaj grupoj
uzas tian formon</font></font></li>
<li><font face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine"><font
face="Linux Libertine"><font face="Linux Libertine">aliloke,
</font></font>io ajn alia, kiun oni ŝatas, se ĉiuj bone
komprenas</font></font></li>
</ul>
<p><font face="Linux Libertine">Kore,<br>
psychoslave</font><br>
</p>
<div class="moz-cite-prefix">Le 26/02/2021 à 18:35, Michal Matúšov a
écrit :<br>
</div>
<blockquote type="cite"
cite="mid:CAM2hFdCBDnp5gonrr4mwFU2wUd_L3X5Cz+NatTjY06M7YGu0ZA@mail.gmail.com">
<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=UTF-8">
<div dir="ltr">
<div>Saluton kaj dankon pro la ĝisnunaj reagoj!</div>
<div><br>
</div>
<div>Jen, kelkaj aldonaj klarigoj:</div>
<div><br>
</div>
<div>Didier Janot skribis: "[...] sed kial "Vikimedio Esperanto"
kaj ne "Esperanto Vikimedio" ?"</div>
<div>Tio estas kutimo en la vikimedia movado, ke organizoj uzas
vikian vorton kiel la unuan. Landaj asocioj ĉiam nomiĝas
"Vikimedio lando", Uzanto-Grupoj ofte nomiĝas "Vikimedianoj de
lando / urbo / temo". Temaj organizoj estas malmultaj, do ne
eblas vidi iun kutimon. Rekomendoj estas en <a
href="https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs"
moz-do-not-send="true">https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs</a></div>
<div>Estas bona demando, ĉu niaj proponitaj nomoj estus
akceptitaj (inter la ekzemplaj akceptataj nomoj estas neniu
kun tiu kutimo), sed ni devas provi por scii.</div>
<div>Fakte, ni estas dekomence multe pli bone integritaj en
vikimedia mondo ol la Esperanta - ni estas rekonitaj de VMF
jam dum preskaŭ 8 jaroj, sed ni nur nun laboras pri membriĝo
al UEA kaj TEJO; VMF nin invitas al diversaj eventoj (kaj
pagas nian partoprenon) dum Esperantistoj ne tiom (kaj apenaŭ
repagas nin) ks. Ankaŭ, ni ne estas kutima "Esperanta"
organizo kiu strebadus por disvastigi Esperanton "nur" por
disvastigi Esperanto - ni helpas al Esperanto nerekte per nia
laborado por edukado.</div>
<div><br>
</div>
<div><br>
</div>
<div>James Rezende Piton, kaj Ziko van Dijk pri "Vikimedio EO"</div>
<div>Kiel mi skribis, la natura nomo estus "Vikimedio
Esperanto". Tiu tre bone funkcias kaj en la Vikimedia kaj en
la Esperanta mondo.</div>
<div>Sed ĝi ne tiom bone funkcius en Slovakio, kie ni estas jure
registritaj. Specife ĉar de Slovakio ni povas ricevi diversan
subtenon, ekzemple de monakira kampanjo (kiu nun okazas). La
celgrupo estas kutimaj slovakoj - kaj tiuj iom konas
Vikimedion (do volas subteni nin), sed ne bone konas
Esperanton. Kun la oficiala nomo "Vikimedio EO" ni povas
emfazi tion, kion homoj jam konas.</div>
<div>Mi emfazas, ke "oficiala nomo" estas simple tiu, kie estas
kiel la ĉefa en Statuto, kaj sub kiu ni komunikas kun
oficejoj. Ni povas uzadi ankaŭ alian nomon, eĉ samtempe, en
aliaj cirkonstancoj. Ekzemple "Vikimedio EO" en Statuto kaj
Slovakiaj oficejoj, "Vikimedio Esperanto" en la Esperanta
mondo, "Esperanto kaj Libera Scio" en la vikimedia mondo
antaŭ rekono kiel Tema organizo.</div>
<div><br>
</div>
<div>Ziko van Dijk skribis: "Kaj, cxu estas ebla konsideri
ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio estas la pli konata kaj
oficiala formo, cxu ne?"</div>
<div>En mia antaŭa mesaĝo mi skribis en Esperanto, ankaŭ la
nomon, do mi atentigis, ke la oficiala nomo estus en la
Slovaka. Tiel plene oficiale (faksimile) nia nomo estus
"Wikimedia EO" aŭ "Wikimedia Esperanto". Mi supozas, ke en la
Esperanta medio ni uzadus precipe la Esperantigitan version.</div>
<div><br>
</div>
<div>Dankon pro viaj reagoj! Se estas ankoraŭ iuj demandoj aŭ
rimarkoj, bonvolu ilin skribi!</div>
<div><br>
</div>
<div>Amike</div>
<div>
<div dir="ltr" class="gmail_signature"
data-smartmail="gmail_signature">
<div dir="ltr">Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
<div><a href="https://esperanto.wiki/" target="_blank"
moz-do-not-send="true">Esperanto kaj Libera Scio
(ELiSo)</a></div>
<div>Prezidanto</div>
</div>
</div>
</div>
<br>
</div>
<br>
<div class="gmail_quote">
<div dir="ltr" class="gmail_attr">št 25. 2. 2021 o 21:47 Ziko
van Dijk <<a href="mailto:zvandijk@gmail.com"
moz-do-not-send="true">zvandijk@gmail.com</a>>
napísal(a):<br>
</div>
<blockquote class="gmail_quote" style="margin:0px 0px 0px
0.8ex;border-left:1px solid rgb(204,204,204);padding-left:1ex">Saluton,<br>
<br>
mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj
preparo kaj klarigo.<br>
<br>
Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne
bone<br>
komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?<br>
Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"?
Cxar tio<br>
estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?<br>
<br>
Sincere,<br>
Ziko<br>
<br>
<br>
<br>
<br>
Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton<br>
<<a href="mailto:sudastelaro@gmail.com" target="_blank"
moz-do-not-send="true">sudastelaro@gmail.com</a>>:<br>
><br>
> Saluton,<br>
><br>
> Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi...
ĝis kiam mi<br>
> legis de KuboF:<br>
><br>
> > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon
"Vikimedio EO", kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto)
"Vikimedio Esperanto".<br>
><br>
> Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus
malkonvene longan<br>
> nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore
al<br>
> mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas:
"Vikimedio<br>
> Esperanto".<br>
><br>
> Kaj Didier demandas:<br>
><br>
> > sed kial<br>
> > "Vikimedio Esperanto"<br>
> > kaj ne<br>
> > "Esperanto Vikimedio" ?<br>
><br>
> Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula
Esperanto,<br>
> sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en
Esperanto<br>
> "Esperanto-Vikimedio".<br>
> (kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio"
kaj ne<br>
> ekzistas "Universala Esperanto Asocio").<br>
><br>
> Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto"
kaj<br>
> "Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke
Vikimedio estu<br>
> la unua vorto legata.<br>
><br>
> Amike,<br>
> James<br>
><br>
><br>
> On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot <<a
href="mailto:didier.janot@gmail.com" target="_blank"
moz-do-not-send="true">didier.janot@gmail.com</a>> wrote:<br>
> ><br>
> > Saluton,<br>
> ><br>
> > Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,<br>
> > kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.<br>
> ><br>
> > Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,<br>
> > sed kial<br>
> > "Vikimedio Esperanto"<br>
> > kaj ne<br>
> > "Esperanto Vikimedio" ?<br>
> ><br>
> > Ankaŭ el komunika vidpunkto,<br>
> > estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton<br>
> > de ligitaj organizoj.<br>
> > Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas<br>
> > Esperanto xxxxxx,<br>
> > kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile<br>
> ><br>
> > Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton
"Vikimedio"?<br>
> ><br>
> > Ĝis,<br>
> > DJ<br>
> ><br>
> ><br>
> > Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov <<a
href="mailto:kubof.hromoslav@gmail.com" target="_blank"
moz-do-not-send="true">kubof.hromoslav@gmail.com</a>> a
écrit :<br>
> >><br>
> >> Saluton.<br>
> >><br>
> >> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de
"Esperanto kaj Libera Scio" al pli longdaŭra (precipe
"Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo). Por tio
bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi
*forte* kontraŭas, skribu tion nun.<br>
> >><br>
> >> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj
neoficiale (en niaj sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian
Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj Libera Scio". Sed ni scias,
ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo, ni povos kaj
oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon
"Vikimedio Esperanto".<br>
> >><br>
> >> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe
pri kreado de reputacio por nia marko (dum jaroj ni nomas nin
iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed nun, kiam ni faras
monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn pagatajn
projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe
temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al
Esperanto - kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas
nure Esperanta organizo (do sen rilato al Vikimedio).<br>
> >><br>
> >> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:<br>
> >><br>
> >> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de
"Esperanto kaj Libera Scio" al pli longdaŭra
(post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj<br>
> >> strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de
Temo-Organiza nomon (konkrete "Vikimedio Esperanto") en
Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono kiel Tema organizo.<br>
> >><br>
> >> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon
memstare kaj tial tion ne faros memstare. La decidoj signifas
nur tion, ke 1) la Estraro preparos dokumentojn por la sekva
Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala asembleo povos
ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri
aliĝintaj organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua
uzado de nomo, kiu estas rezervita por organizo de pli alta
rekono.<br>
> >><br>
> >> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon
(en Statuto) uzi. Natura nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en
la slovaka, ĉar ni estas registritaj en Slovakio). Mi persone
rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto "Vikimedio",
ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj
helpo de la publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan
nomon "Vikimedio EO", kun alternativa nomo (ankaŭ en la
Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble, aliaj proponoj
estas bonvenaj!<br>
> >><br>
> >> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe
enorda. La institucio per kiu funkcias nia monakira kampanjo
(en Slovakio) konfirmis tion.<br>
> >> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia
movado kaj alia nomo en sia loka medio ne estas nekutima. Ni
havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke AffCom permesus tion
al ni.<br>
> >> Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar
ili rajtas malpermesi al ni uzi la vorton "Vikimedio" en nia
oficiala nomo.<br>
> >><br>
> >> Kion vi faru nun?<br>
> >> Se vi konsentas - nenion.<br>
> >> Se vi malkonsentas - skribu tion.<br>
> >><br>
> >> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al
"Vikimedio Esperanto" kaj tion emfazas nia strebo iĝi
Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian plian
laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro
simple plenumos la laboron.<br>
> >> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo,
skribu tion *nun*! Se pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de
semajno, la Estraro repripensos la aferon. Ankaŭ viaj subtenaj
mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se homoj ne
kontraŭos).<br>
> >><br>
> >> Amike<br>
> >> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav<br>
> >> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)<br>
> >> Prezidanto<br>
> >> _______________________________________________<br>
> >> Dissendolisto de ELiSo<br>
> >> <a href="mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org"
target="_blank" moz-do-not-send="true">ELiSo@lists.wikimedia.org</a><br>
> >> <a
href="https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso"
rel="noreferrer" target="_blank" moz-do-not-send="true">https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso</a><br>
> ><br>
> > _______________________________________________<br>
> > Dissendolisto de ELiSo<br>
> > <a href="mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org"
target="_blank" moz-do-not-send="true">ELiSo@lists.wikimedia.org</a><br>
> > <a
href="https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso"
rel="noreferrer" target="_blank" moz-do-not-send="true">https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso</a><br>
><br>
> _______________________________________________<br>
> Dissendolisto de ELiSo<br>
> <a href="mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org"
target="_blank" moz-do-not-send="true">ELiSo@lists.wikimedia.org</a><br>
> <a
href="https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso"
rel="noreferrer" target="_blank" moz-do-not-send="true">https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso</a><br>
<br>
_______________________________________________<br>
Dissendolisto de ELiSo<br>
<a href="mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org" target="_blank"
moz-do-not-send="true">ELiSo@lists.wikimedia.org</a><br>
<a href="https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso"
rel="noreferrer" target="_blank" moz-do-not-send="true">https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso</a><br>
</blockquote>
</div>
<br>
<fieldset class="mimeAttachmentHeader"></fieldset>
<pre class="moz-quote-pre" wrap="">_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
<a class="moz-txt-link-abbreviated" href="mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org">ELiSo@lists.wikimedia.org</a>
<a class="moz-txt-link-freetext" href="https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso">https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso</a>
</pre>
</blockquote>
<div id="grammalecte_menu_main_button_shadow_host" style="width:
0px; height: 0px;"></div>
</body>
</html>