[ELiSo] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Thu Feb 25 20:47:00 UTC 2021


Saluton,

mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo kaj klarigo.

Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?

Sincere,
Ziko




Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
<sudastelaro at gmail.com>:
>
> Saluton,
>
> Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis kiam mi
> legis de KuboF:
>
> > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
>
> Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene longan
> nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
> mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
> Esperanto".
>
> Kaj Didier demandas:
>
> > sed kial
> > "Vikimedio Esperanto"
> > kaj ne
> > "Esperanto Vikimedio" ?
>
> Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
> sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
> "Esperanto-Vikimedio".
> (kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
> ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
>
> Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
> "Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke Vikimedio estu
> la unua vorto legata.
>
> Amike,
> James
>
>
> On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot <didier.janot at gmail.com> wrote:
> >
> > Saluton,
> >
> > Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
> > kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
> >
> > Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
> > sed kial
> > "Vikimedio Esperanto"
> > kaj ne
> > "Esperanto Vikimedio" ?
> >
> > Ankaŭ el komunika vidpunkto,
> > estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
> > de ligitaj organizoj.
> > Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
> > Esperanto xxxxxx,
> > kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile
> >
> > Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
> >
> > Ĝis,
> > DJ
> >
> >
> > Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov <kubof.hromoslav at gmail.com> a écrit :
> >>
> >> Saluton.
> >>
> >> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.
> >>
> >> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo, ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon "Vikimedio Esperanto".
> >>
> >> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta. Precipe temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al Esperanto - kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta organizo (do sen rilato al Vikimedio).
> >>
> >> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
> >>
> >> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
> >> strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono kiel Tema organizo.
> >>
> >> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas rezervita por organizo de pli alta rekono.
> >>
> >> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto "Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble, aliaj proponoj estas bonvenaj!
> >>
> >> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
> >> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke AffCom permesus tion al ni.
> >> Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi al ni uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
> >>
> >> Kion vi faru nun?
> >> Se vi konsentas - nenion.
> >> Se vi malkonsentas - skribu tion.
> >>
> >> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple plenumos la laboron.
> >> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon. Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se homoj ne kontraŭos).
> >>
> >> Amike
> >> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> >> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
> >> Prezidanto
> >> _______________________________________________
> >> Dissendolisto de ELiSo
> >> ELiSo at lists.wikimedia.org
> >> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> >
> > _______________________________________________
> > Dissendolisto de ELiSo
> > ELiSo at lists.wikimedia.org
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso



More information about the ELiSo mailing list