[ELiSo] Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio
Michal Matúšov
kubof.hromoslav at gmail.com
Fri Feb 26 17:35:43 UTC 2021
Saluton kaj dankon pro la ĝisnunaj reagoj!
Jen, kelkaj aldonaj klarigoj:
Didier Janot skribis: "[...] sed kial "Vikimedio Esperanto" kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?"
Tio estas kutimo en la vikimedia movado, ke organizoj uzas vikian vorton
kiel la unuan. Landaj asocioj ĉiam nomiĝas "Vikimedio lando", Uzanto-Grupoj
ofte nomiĝas "Vikimedianoj de lando / urbo / temo". Temaj organizoj estas
malmultaj, do ne eblas vidi iun kutimon. Rekomendoj estas en
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_movement_affiliates/Naming_guidelines#thorgs
Estas bona demando, ĉu niaj proponitaj nomoj estus akceptitaj (inter la
ekzemplaj akceptataj nomoj estas neniu kun tiu kutimo), sed ni devas provi
por scii.
Fakte, ni estas dekomence multe pli bone integritaj en vikimedia mondo ol
la Esperanta - ni estas rekonitaj de VMF jam dum preskaŭ 8 jaroj, sed ni
nur nun laboras pri membriĝo al UEA kaj TEJO; VMF nin invitas al diversaj
eventoj (kaj pagas nian partoprenon) dum Esperantistoj ne tiom (kaj apenaŭ
repagas nin) ks. Ankaŭ, ni ne estas kutima "Esperanta" organizo kiu
strebadus por disvastigi Esperanton "nur" por disvastigi Esperanto - ni
helpas al Esperanto nerekte per nia laborado por edukado.
James Rezende Piton, kaj Ziko van Dijk pri "Vikimedio EO"
Kiel mi skribis, la natura nomo estus "Vikimedio Esperanto". Tiu tre bone
funkcias kaj en la Vikimedia kaj en la Esperanta mondo.
Sed ĝi ne tiom bone funkcius en Slovakio, kie ni estas jure registritaj.
Specife ĉar de Slovakio ni povas ricevi diversan subtenon, ekzemple de
monakira kampanjo (kiu nun okazas). La celgrupo estas kutimaj slovakoj -
kaj tiuj iom konas Vikimedion (do volas subteni nin), sed ne bone konas
Esperanton. Kun la oficiala nomo "Vikimedio EO" ni povas emfazi tion, kion
homoj jam konas.
Mi emfazas, ke "oficiala nomo" estas simple tiu, kie estas kiel la ĉefa en
Statuto, kaj sub kiu ni komunikas kun oficejoj. Ni povas uzadi ankaŭ alian
nomon, eĉ samtempe, en aliaj cirkonstancoj. Ekzemple "Vikimedio EO" en
Statuto kaj Slovakiaj oficejoj, "Vikimedio Esperanto" en la Esperanta
mondo, "Esperanto kaj Libera Scio" en la vikimedia mondo antaŭ rekono kiel
Tema organizo.
Ziko van Dijk skribis: "Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia
Esperanto"? Cxar tio estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?"
En mia antaŭa mesaĝo mi skribis en Esperanto, ankaŭ la nomon, do mi
atentigis, ke la oficiala nomo estus en la Slovaka. Tiel plene oficiale
(faksimile) nia nomo estus "Wikimedia EO" aŭ "Wikimedia Esperanto". Mi
supozas, ke en la Esperanta medio ni uzadus precipe la Esperantigitan
version.
Dankon pro viaj reagoj! Se estas ankoraŭ iuj demandoj aŭ rimarkoj, bonvolu
ilin skribi!
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
št 25. 2. 2021 o 21:47 Ziko van Dijk <zvandijk at gmail.com> napísal(a):
> Saluton,
>
> mi dankas al nia prezidanto kaj la estraro pro la bonaj preparo kaj
> klarigo.
>
> Do "Vikimedio Esperanto" estas tute tauxga laux mi. Mi nur ne bone
> komprenas: Kio estas la motivo por "Vikimedio EO"?
> Kaj, cxu estas ebla konsideri ankaux "Wikimedia Esperanto"? Cxar tio
> estas la pli konata kaj oficiala formo, cxu ne?
>
> Sincere,
> Ziko
>
>
>
>
> Am Do., 25. Feb. 2021 um 19:43 Uhr schrieb James Rezende Piton
> <sudastelaro at gmail.com>:
> >
> > Saluton,
> >
> > Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis kiam mi
> > legis de KuboF:
> >
> > > Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
> alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto".
> >
> > Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene longan
> > nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
> > mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
> > Esperanto".
> >
> > Kaj Didier demandas:
> >
> > > sed kial
> > > "Vikimedio Esperanto"
> > > kaj ne
> > > "Esperanto Vikimedio" ?
> >
> > Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
> > sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
> > "Esperanto-Vikimedio".
> > (kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
> > ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
> >
> > Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
> > "Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke Vikimedio estu
> > la unua vorto legata.
> >
> > Amike,
> > James
> >
> >
> > On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot <didier.janot at gmail.com>
> wrote:
> > >
> > > Saluton,
> > >
> > > Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
> > > kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
> > >
> > > Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
> > > sed kial
> > > "Vikimedio Esperanto"
> > > kaj ne
> > > "Esperanto Vikimedio" ?
> > >
> > > Ankaŭ el komunika vidpunkto,
> > > estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
> > > de ligitaj organizoj.
> > > Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
> > > Esperanto xxxxxx,
> > > kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile
> > >
> > > Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
> > >
> > > Ĝis,
> > > DJ
> > >
> > >
> > > Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov <
> kubof.hromoslav at gmail.com> a écrit :
> > >>
> > >> Saluton.
> > >>
> > >> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera
> Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en
> Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe
> se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.
> > >>
> > >> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj
> sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto
> kaj Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema
> organizo, ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan
> nomon "Vikimedio Esperanto".
> > >>
> > >> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de
> reputacio por nia marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin
> aliiel). Sed nun, kiam ni faras monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos
> iujn lokajn pagatajn projektojn) en Slovakio, tiu nomo estas vere balasta.
> Precipe temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa trafado al
> Esperanto - kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta
> organizo (do sen rilato al Vikimedio).
> > >>
> > >> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
> > >>
> > >> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
> Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
> > >> strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon
> (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono
> kiel Tema organizo.
> > >>
> > >> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne
> faros memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos
> dokumentojn por la sekva Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala
> asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon); kaj 2) la Estraro komunikos
> kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri aliĝintaj
> organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
> rezervita por organizo de pli alta rekono.
> > >>
> > >> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi.
> Natura nomo estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas
> registritaj en Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al
> la vorto "Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj
> konsekvence donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la
> publiko). Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun
> alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble,
> aliaj proponoj estas bonvenaj!
> > >>
> > >> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La
> institucio per kiu funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis
> tion.
> > >> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en
> sia loka medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas,
> ke AffCom permesus tion al ni.
> > >> Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi
> al ni uzi la vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
> > >>
> > >> Kion vi faru nun?
> > >> Se vi konsentas - nenion.
> > >> Se vi malkonsentas - skribu tion.
> > >>
> > >> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto"
> kaj tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam
> decidis sian plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la
> Estraro simple plenumos la laboron.
> > >> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se
> pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la
> aferon. Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj
> (se homoj ne kontraŭos).
> > >>
> > >> Amike
> > >> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> > >> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
> > >> Prezidanto
> > >> _______________________________________________
> > >> Dissendolisto de ELiSo
> > >> ELiSo at lists.wikimedia.org
> > >> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> > >
> > > _______________________________________________
> > > Dissendolisto de ELiSo
> > > ELiSo at lists.wikimedia.org
> > > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> >
> > _______________________________________________
> > Dissendolisto de ELiSo
> > ELiSo at lists.wikimedia.org
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20210226/dbbba323/attachment.htm>
More information about the ELiSo
mailing list