[ELiSo] Konsulto: domajno por ELiSo / VMEO

Michal Matúšov kubof.hromoslav at gmail.com
Sat May 16 12:33:07 UTC 2020


Saluton!

Dankon, Didier kaj Marek, pro via konsulto!

Fine ni vere ekuzis la domajnon esperanto.wiki

La retejo jam funkcias - baze, sed ĉio grava jam estas tie. Kaj en baldaŭa
estonteco estos aldonitaj pliaj informoj kaj funkcioj (kaj eble iuj
ŝanĝiĝos...).
Vidu ekzemple la unuan artikolon:
https://esperanto.wiki/2020/bonvenon-al-esperanto-wiki-la-nova-retejo-de-esperanto-kaj-libera-scio/

Amike teĥnike
KuboF Hromoslav

Dňa so, 9. máj 2020 22:51 Marek Blahuš <marek na blahus.cz> napísal(a):

> Nu, unu forta kialo estas, ke ĝi ne estas Esperanta. La "w" en "wiki".
>
> Iom do malfacilos indiki ĝin (ĉefe voĉe) kaj ĝi iom kontraŭas nian
> internan lingvan logikon (pro kiu ni Esperante havas "vikio" kaj
> "Vikipedio" kaj multaj tion rimarkas kaj ofte tio unue kaptas ilian
> atenton kaj estas ŝanco komenci pro tio diskuton pri nia lingvo kaj ĝiaj
> principoj kiel tuto…)
>
> Alian fortan kialon mi ne trovas.
>
> Kaj tio ne signifas, ke mi la proponon kontraŭas. Ĉiuj aliaj proponitaj
> efektive ŝajnas maltaŭgaj, kaj oni konsideru ankaŭ la nun diskutatan
> porestontanmovadan strategion maloftigi en la estonto la publikan
> prezenton de la vorto "Wikimedia" ("Vikimedio") favore al "Wikipedia"
> ("Vikipedio"). Do mi konsilas ne devigi sin ankoraŭ nun al tiu vorto se
> ĝi estonte eble malpli gravan rolon ludos.
>
> Amike,
> Marek
>
> Je 09. 05. 20 19:46, KuboF Hromoslav skribis:
> > Saluton!
> >
> > En la Prepara komisiono ni diskutis pri domajno por nia retejo.
> >
> > Dume la plej preferata estas "esperanto.wiki".
> >
> > Estis ankaŭ aliaj proponoj, ekz. vikimedioesperanto, wikimediaespanto,
> > vikimedioeo, wikimediaeo, vikimedio-esperanto ks. Ili havas problemojn
> > pri troa longeco, tro multaj vokaloj kune, steketo...
> >
> > Ĉu vi hazarde trovas iun fortan kialon por ne uzi "esperanto.wiki"? Se
> > neniu tia kialo venos tre baldaŭ (ĝis ĉirkaŭ sekva lundo), probable ni
> > ekuzos tiun domajnon.
> >
> > Amike teĥnike
> > KuboF Hromoslav
> > Gvidanto de la Prepara komisiono
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200516/0204b75a/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list