[ELiSo] Konsulto: domajno por ELiSo / VMEO
Marek Blahuš
marek at blahus.cz
Sat May 9 20:50:40 UTC 2020
Nu, unu forta kialo estas, ke ĝi ne estas Esperanta. La "w" en "wiki".
Iom do malfacilos indiki ĝin (ĉefe voĉe) kaj ĝi iom kontraŭas nian
internan lingvan logikon (pro kiu ni Esperante havas "vikio" kaj
"Vikipedio" kaj multaj tion rimarkas kaj ofte tio unue kaptas ilian
atenton kaj estas ŝanco komenci pro tio diskuton pri nia lingvo kaj ĝiaj
principoj kiel tuto…)
Alian fortan kialon mi ne trovas.
Kaj tio ne signifas, ke mi la proponon kontraŭas. Ĉiuj aliaj proponitaj
efektive ŝajnas maltaŭgaj, kaj oni konsideru ankaŭ la nun diskutatan
porestontanmovadan strategion maloftigi en la estonto la publikan
prezenton de la vorto "Wikimedia" ("Vikimedio") favore al "Wikipedia"
("Vikipedio"). Do mi konsilas ne devigi sin ankoraŭ nun al tiu vorto se
ĝi estonte eble malpli gravan rolon ludos.
Amike,
Marek
Je 09. 05. 20 19:46, KuboF Hromoslav skribis:
> Saluton!
>
> En la Prepara komisiono ni diskutis pri domajno por nia retejo.
>
> Dume la plej preferata estas "esperanto.wiki".
>
> Estis ankaŭ aliaj proponoj, ekz. vikimedioesperanto, wikimediaespanto,
> vikimedioeo, wikimediaeo, vikimedio-esperanto ks. Ili havas problemojn
> pri troa longeco, tro multaj vokaloj kune, steketo...
>
> Ĉu vi hazarde trovas iun fortan kialon por ne uzi "esperanto.wiki"? Se
> neniu tia kialo venos tre baldaŭ (ĝis ĉirkaŭ sekva lundo), probable ni
> ekuzos tiun domajnon.
>
> Amike teĥnike
> KuboF Hromoslav
> Gvidanto de la Prepara komisiono
More information about the ELiSo
mailing list