[ELiSo] Registriĝo de ELiSo (daŭre) survojas

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Thu Jan 30 12:57:43 UTC 2020


Koran gratulon, kaj dankon pro la penoj!
Sincere
Ziko

Am Do., 30. Jan. 2020 um 13:28 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromoslav at gmail.com>:

> Saluton.
>
> Ĉar mi oficiale petis registriĝon de ELiSo antaŭ pli ol monato kaj duono
> kaj daŭre ne havis respondon, hodiaŭ mi vokis al la registra institucio
> (ministerio).
>
> Montriĝis, ke pro enorma kvanto de petoj ili ne sukcesas trakti ilin
> sufiĉe rapide. Tial ni ankoraŭ ne estis registritaj. La respondeculo
> traktos nin prioritate - ĉu morgaŭ aŭ en sekvaj tagoj. Estas ŝanco, ke tio
> sukcesos sufiĉe frue por ke ni povu partopreni en la Eŭrop-Sudamerika
> projekto de TEJO, sed la tempo estas tre prema...
>
> Feliĉe, ni sendis la peton en bona tempo kaj tial oficiala registriĝo
> estos markita "2019". Do por sekva jaro ni povos registriĝi por ricevi
> mondonacojn de Slovakio. Preparoj por tio komenciĝos en duono de 2020 kaj
> la donacojn ni povos ekricevi en duono de 2021.
>
> Mi informos kiam venos novaj informoj.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200130/49d5882c/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list