[ELiSo] Registriĝo de ELiSo (daŭre) survojas

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Jan 30 12:27:11 UTC 2020


Saluton.

Ĉar mi oficiale petis registriĝon de ELiSo antaŭ pli ol monato kaj duono
kaj daŭre ne havis respondon, hodiaŭ mi vokis al la registra institucio
(ministerio).

Montriĝis, ke pro enorma kvanto de petoj ili ne sukcesas trakti ilin sufiĉe
rapide. Tial ni ankoraŭ ne estis registritaj. La respondeculo traktos nin
prioritate - ĉu morgaŭ aŭ en sekvaj tagoj. Estas ŝanco, ke tio sukcesos
sufiĉe frue por ke ni povu partopreni en la Eŭrop-Sudamerika projekto de
TEJO, sed la tempo estas tre prema...

Feliĉe, ni sendis la peton en bona tempo kaj tial oficiala registriĝo estos
markita "2019". Do por sekva jaro ni povos registriĝi por ricevi
mondonacojn de Slovakio. Preparoj por tio komenciĝos en duono de 2020 kaj
la donacojn ni povos ekricevi en duono de 2021.

Mi informos kiam venos novaj informoj.

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200130/8cdeb0d6/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list