[ELiSo] Ĉu partopreni en Amerik-Eŭropa projekto de TEJO?

Peter Baláž peter.balaz at ikso.net
Sat Jan 4 14:18:52 UTC 2020


resal, mi certe subtenas la projekton kaj partoprenon de VMEO en ĝi!
Kaze de bezono kaj eblo, mi povus/pretus partopreni.

a. Petro


Dňa pi 3. 1. 2020, 17:26 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com>
napísal(a):

> Saluton!
>
> TEJO nun preparas novan kunlaboran projekton Amerika-Eŭropan, por kiu
> petas subvencion de la Eŭropa unio. Kaj ELiSo povas ĝin partopreni!
>
> La projekto temas pri edukado pri Daŭropovaj evoluigaj celoj de UN (Celaro
> 2030) kaj fine estos faritaj plurlingvaj afiŝoj (por provizi al unuopuloj
> kaj aliaj organizoj) pri elektitaj celoj kaj kiel helpi al ilia atingo.
>
> Ĝi okazos laŭplane ekde somero 2020 por 2 jaroj. Ene de ĝi estos 6 ĉeestaj
> renkontiĝoj (dume planataj en Slovakio, Germanio?, Kubo, Brazilo, Kolombio,
> Italio), parte dum esperantaj renkontiĝoj (ekz. JES 2020/2021). Proponitaj
> datoj estas: 3a kvarono de 2020, jarŝanĝo de 2020/2021, komenco de 2021,
> mezo de 2021, 3a kvarono de 2021 kaj komenco de 2022.
>
> Ĝi postulus de ni 1 kernan aktivulon, kiu organizus la aferojn niaflanke
> dum la daŭro de la projekto (KuboF pretas). En ĉiu evento ideale partopenu
> ankaŭ pliaj 2 aktivuloj (tiuj pli facile povas ŝanĝiĝi, do laŭtempe pluraj
> homoj povos rekte partopreni). Escepto estas la unua renkontiĝo, organiza,
> kie ni plidetaligos pluan fluon de la projekto.
>
> Multo, eble ĉio, estos repagita (mi dume ne scias, sed jam demandis).
> Problemo estas reguloj pri pagado. Eble (sed ne certe) ili devigas, ke nia
> homo veturu de kaj al la lando kie ni havas sidejon (Slovakio). Tamen estas
> eblo, ke tio ne estos devo kaj ni povos veturi almenaŭ de aliaj
> partoprenantaj landoj (la oficisto de TEJO tion nun ekscias). Depende de la
> situacio, la reston pagus partoprenantoj mem, ELiSo de propra mono
> (ekhaviginda) aŭ aldona subvencio de Vikimedia movado (eblus monpeti ĉe
> VMF).
>
> Utilo por misio de ELiSo: La projekto celas subtenon de Daŭropovaj
> evoluigaj celoj de UN. Al tiuj celoj apartenas ankaŭ "Edukado", kio rekte
> subtenas nian mision pri kreo de mondo, en kiu ĉiu homoj povas libere aliri
> tuton de scio. La celoj fakte (parte) havas sinergian efikon, do subteno de
> unu helpas al alia. Ekzemple socio pli paca povas pli multe dediĉi al
> altnivela edukado kaj tiel pli instigi vikimedian mision.
>
> Utilo por ELiSO: Ni tiel plispertiĝos en partoprenado en grandaj,
> subvenciataj projektoj kun nia propra respondeco. Mi antaŭvidas, ke en
> estonteco ni partoprenos en pluraj tiaj projektoj, eĉ gvidos ilin. Do havi
> propramanajn spertojn utilas.
>
> Utilo por partoprenantoj: De propra sperto mi povas konfirmi, ke aktiva
> partopreno en tiaspeca projekto estas forta ilo por persona evoluo. Vi ne
> nur lernos pri la enhavo mem (la Celaro 2030), sed ankaŭ inspiriĝos pri
> mastrumado de tiagradaj projektoj, strategia planado, influo al socio,
> plenumado de propraj ideoj ktp. Specifa afero estas interkontinenta sperto
> - kiom ofte vi rekte, ĉeeste rilatas kun homoj de aliaj kontinentoj? Propra
> sperto kun aŭtentika kulturo, kiu estas tre malsama ol via, helpas al vi
> vidi vian propran kulturon de alia vidpunkto, aliiel rilati al ili ambaŭ
> kaj tiel kreski, "preni alian perspektivon". (fakte, disvolviĝa psiĥologio
> difinas psiĥologian kreskon kiel pligrandigado de kapabloj konsideri pliajn
> perspektivojn)
>
>
> Kion vi opinias pri partopreno kiel VMEO?
>
>
> Ĉu vi persone volas partopreni en almenaŭ 1 el la renkontiĝoj?
>
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200104/8d347990/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list