[ELiSo] Ĉu partopreni en Amerik-Eŭropa projekto de TEJO?

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Fri Jan 3 16:25:48 UTC 2020


Saluton!

TEJO nun preparas novan kunlaboran projekton Amerika-Eŭropan, por kiu petas
subvencion de la Eŭropa unio. Kaj ELiSo povas ĝin partopreni!

La projekto temas pri edukado pri Daŭropovaj evoluigaj celoj de UN (Celaro
2030) kaj fine estos faritaj plurlingvaj afiŝoj (por provizi al unuopuloj
kaj aliaj organizoj) pri elektitaj celoj kaj kiel helpi al ilia atingo.

Ĝi okazos laŭplane ekde somero 2020 por 2 jaroj. Ene de ĝi estos 6 ĉeestaj
renkontiĝoj (dume planataj en Slovakio, Germanio?, Kubo, Brazilo, Kolombio,
Italio), parte dum esperantaj renkontiĝoj (ekz. JES 2020/2021). Proponitaj
datoj estas: 3a kvarono de 2020, jarŝanĝo de 2020/2021, komenco de 2021,
mezo de 2021, 3a kvarono de 2021 kaj komenco de 2022.

Ĝi postulus de ni 1 kernan aktivulon, kiu organizus la aferojn niaflanke
dum la daŭro de la projekto (KuboF pretas). En ĉiu evento ideale partopenu
ankaŭ pliaj 2 aktivuloj (tiuj pli facile povas ŝanĝiĝi, do laŭtempe pluraj
homoj povos rekte partopreni). Escepto estas la unua renkontiĝo, organiza,
kie ni plidetaligos pluan fluon de la projekto.

Multo, eble ĉio, estos repagita (mi dume ne scias, sed jam demandis).
Problemo estas reguloj pri pagado. Eble (sed ne certe) ili devigas, ke nia
homo veturu de kaj al la lando kie ni havas sidejon (Slovakio). Tamen estas
eblo, ke tio ne estos devo kaj ni povos veturi almenaŭ de aliaj
partoprenantaj landoj (la oficisto de TEJO tion nun ekscias). Depende de la
situacio, la reston pagus partoprenantoj mem, ELiSo de propra mono
(ekhaviginda) aŭ aldona subvencio de Vikimedia movado (eblus monpeti ĉe
VMF).

Utilo por misio de ELiSo: La projekto celas subtenon de Daŭropovaj
evoluigaj celoj de UN. Al tiuj celoj apartenas ankaŭ "Edukado", kio rekte
subtenas nian mision pri kreo de mondo, en kiu ĉiu homoj povas libere aliri
tuton de scio. La celoj fakte (parte) havas sinergian efikon, do subteno de
unu helpas al alia. Ekzemple socio pli paca povas pli multe dediĉi al
altnivela edukado kaj tiel pli instigi vikimedian mision.

Utilo por ELiSO: Ni tiel plispertiĝos en partoprenado en grandaj,
subvenciataj projektoj kun nia propra respondeco. Mi antaŭvidas, ke en
estonteco ni partoprenos en pluraj tiaj projektoj, eĉ gvidos ilin. Do havi
propramanajn spertojn utilas.

Utilo por partoprenantoj: De propra sperto mi povas konfirmi, ke aktiva
partopreno en tiaspeca projekto estas forta ilo por persona evoluo. Vi ne
nur lernos pri la enhavo mem (la Celaro 2030), sed ankaŭ inspiriĝos pri
mastrumado de tiagradaj projektoj, strategia planado, influo al socio,
plenumado de propraj ideoj ktp. Specifa afero estas interkontinenta sperto
- kiom ofte vi rekte, ĉeeste rilatas kun homoj de aliaj kontinentoj? Propra
sperto kun aŭtentika kulturo, kiu estas tre malsama ol via, helpas al vi
vidi vian propran kulturon de alia vidpunkto, aliiel rilati al ili ambaŭ
kaj tiel kreski, "preni alian perspektivon". (fakte, disvolviĝa psiĥologio
difinas psiĥologian kreskon kiel pligrandigado de kapabloj konsideri pliajn
perspektivojn)


Kion vi opinias pri partopreno kiel VMEO?


Ĉu vi persone volas partopreni en almenaŭ 1 el la renkontiĝoj?


Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20200103/1146d44b/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list