[ELiSo] VMF serĉas interligiston inter ELiSo kaj la Strategia grupo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Mar 27 20:16:40 UTC 2019


Resal'!

Ĉar venis neniu reago, mi komprenas tiel, ke la posteno estas libera kaj mi
registriĝas nome de ELiSo. Mi informos pri sekvaj evoluo.

Amike
KuboF Hromoslav


po 18. 3. 2019 o 21:23 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav na gmail.com>
napísal(a):

> Saluton!
>
> VMF pluiras en la stategia procezo (2030) kaj nun serĉas kontaktulojn
> (interligistojn) en organizitaj grupoj. Do ili ŝatus, ke ankaŭ ELiSo estu
> tie reprezentata.
>
> La rolo temas pri transdonado de la plej gravaj aferoj pri la strategio al
> ELiSo kaj la plej gravaj rimarkoj kaj proponoj de ELiSo al la strategiuloj.
> Daŭro estas ekde Marto ĝis Decembro 2019, kutime po 1-2 horoj semajne, sed
> dum intensaj laboroj tio iĝas 5-8 horoj semajne.
>
> La funkcio estas taŭga por homo, kiu vidas "grandan bildon" de aferoj,
> sensas nivelon de subteno por certaj ideoj kaj estas komunikema. Laŭ mia
> kompeno, plejparto de la komunikado estos en la angla.
>
> Detaloj trovu ĉe:
>
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2018-20/People/Strategy_Liaisons_Organized_Groups
>
> Ĉu vi volas esti tiu kontaktopersono de ELiSo?
> (fakte, la limdato por aliĝi jam pasis, sed strategiuloj reproponas ĝin,
> do mi proponas, ke ni diskutu ĝis fino de la 21a de Marto kaj poste nia
> homo aliĝu)
>
> Strategie
> KuboF Hromoslav
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20190327/f048f2af/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list