[ELiSo] Pri Vikio Amas ZEOjn 2019

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Sat Feb 23 19:39:57 UTC 2019


Saluton!
VAZ estis interesa iniciato pasintjara. Por okazigi ĝin ree mi postulus pli
da helpo, ĉefe pri la pago de la premiojn.

Pasintjare mi ricevis la grant pli malpli unu-du monato antaŭ ol la komenco
de la konkurso por pagi la propagandon (kiel en la revuo Esperanto, ekz.).
Poste la prezo de dolaro kaj eǔro multe plialtiĝis kompare al mia nacia
valuto, tio signifas ke mi devis uzi monon propran por parte pagi la
premiojn. Do, por reokazigi la konkurson necesas almenaǔ unu personon por
ricevi la monon kaj pagi la premiojn kaj la aliajn aferojn de la konkurso
(propagando en Facebook, ktp). Krome, mi jam ne plu povas fari tion ĉar mi
devis fermi mian bankokonton januare.

Siriox
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20190223/64f62686/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list