[ELiSo] [GRAVA] rapida registriĝo de ELiSo

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Sun Dec 8 14:17:46 UTC 2019


Kara KuboF,
koran dankon pro viaj penoj, mi konsentas kaj volas subteni se eblas.
Sincere
Ziko

Am Sa., 7. Dez. 2019 um 21:50 Uhr schrieb KuboF Hromoslav <
kubof.hromoslav at gmail.com>:

> Saluton.
>
> Jen estas tre grava novaĵo pri evoluo de rekono de ELiSo kiel Tema
> organizo de la Fondaĵo Vikimedio.
>
> En la Prepara komisiono ni diskutis pri *lando* kie ni volas / povas
> registri ELiSon kiel oficialan organizon. Tre frue montriĝis intereso kaj
> eblo nur pri *Ĉeĥio kaj Slovakio*, ambaŭ en centra Eŭropo. Ambaŭ landoj
> taŭgas por internacia organizo (kun granda limiga faktoro de disponeblo de
> surloka, nacilingva aktivulo, sed tiel ŝajne estas kutime en la mondo...).
>
> Subite venis ideo pri *monsubteno* (simila, sed ne sama kiel donacoj) *en
> Slovakio*, kiu eventuale uzeblus *ekde 2021*. Sed nur se ni sukcesus
> registri organizon jam dum 2019, do la disponebla tempo tre malmultas (pro
> limigoj de institucioj kaj festoj estas necese sendi la dokumentojn komence
> de la sekva semajno).
>
> Ni konscias, ke tiu tempo estas tro mallonga kaj ne ebligas ĝustan
> disktuon pri la statuto laŭ ĉies plaĉo, kaj ni bedaŭras tion! Fine venis
> (kvankam iom malforta, sed pozitiva) subteno por *provi rapide registri
> ELiSon en Slovakio ene de sekvaj tagoj*. La plano estas:
>
>    1. peti registriĝon de ELiSo (la 9-an de Decembro 2019),
>    2. la registra institucio aprobos registriĝon (espereble dum Decembro
>    2019),
>    3. poste, ekde ĉ. komenco de 2020 reveni al statuto kun eblo diskuti
>    detalojn en la tuta grupo (intencata por fini la 31-an de Januaro 2020),
>    4. nian finan version proponi al AffCom (la komisiono, kiu traktas
>    kandidatiĝojn de aligitaj organizoj en Vikimedio) kaj eventuale modifi ĝin
>    laŭ ties rekomendoj (AffCom scias, ke tiu procezo povas esti longa, sed ne
>    povis pritaksi bezonatan tempon - ni kalkulu eble eĉ pri kelkaj monatoj),
>    5. la estraro de la Fondaĵo Vikimedio aprobos nian rekonon kiel Tema
>    organizo (eble en ĉ. duono de 2020),
>    6. havi Ĝeneralan asembleon kaj la tute novan version de statuto (jam
>    kiel Tema organizo, do kun aprobo de AffCom kaj kun la nomo "Vikimedio
>    Esperanto") sendi al institucio por oficiale registri la ŝanĝojn (eble en
>    ĉ. 2-a duono de 2020),
>    7. fine de 2020 prepari specialan monricevan kampanjon en Slovakio,
>    8. ekde duono de 2021 ricevadi aldonan monon.
>
>
> Denove, ni scias, ke tiu procezo tute ne estas ideala kaj ni antaŭvidis
> pli trankvilan. Mi nome de la Prepara komisiono pardonpetas! Fakte, la ideo
> pri rapida registro venis ĝuste de mi, do mi estas la "kulpanto". Tamen, ni
> agas kun bonaj intencoj por utiligi oportunojn, kiujn eĉ. la Fondaĵo
> Vikimedio ne emas provizi al ni (ekz. monon por presi niajn proprajn
> informilojn - tion VMF lastatempe draste limigis kaj malaprobis nian
> lastjaran monpeton pri ili).
> Sen testi, ni ne povas certi kiom multan aldonan monon ni ricevos. Por
> komparo: Slovakia Esperanta Junularo ricevas ĉ. 1 000 eŭrojn jare,
> Vikimedianoj de Slovakio ĉ. 1 - 3 000 eŭrojn jare. Por la unua jaro mi
> persone antaŭvidas ĉ. 500 - 1 500 eŭrojn (sed mi ripetas, ke tio estas nur
> mia persona takso kaj por certi ni devas fari teston).
>
> Mi nun intense laboras pri la registriĝo. Estas kelkaj obstakloj survoje,
> sed mi kredas, ke ni sukcesos ilin trasalti.
>
> Se vi havas severajn kontraŭojn pri tia procezo, bonvolu laŭeble plej
> rapide informu min! Ĝis ĉ. lunda (Eŭropa) mateno eblus ŝanĝi certajn
> aferojn (ju pli frue, des pli simple).
>
> Ni informos pri pliaj novaĵoj kiam ili venos. En tre baldaŭa tempo atendu
> (kaj atentu pri) proponon de statuto.
>
> nome de la Prepara komisiono
> KuboF Hromoslav
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20191208/22bfb549/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list