[ELiSo] [GRAVA] rapida registriĝo de ELiSo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Dec 7 22:56:26 UTC 2019


Dankon Marek pro via subteno! Ĝi tre gravas!

"Vikimedio Esperanto" estas nomo, kiun ni povos havi *nur post* rekono kiel
Vikimedia tema organizo (eble en ĉ. duono de 2020). Dume la oficiala nomo
plu restos "Esperanto kaj Libera Scio" kaj kun tiu nomo (en la loka lingvo)
ni petos registriĝon.

Amike
KuboF Hromoslav


so 7. 12. 2019 o 23:32 Marek Blahuš <marek na blahus.cz> napísal(a):

> Mi ne havas kontraŭojn, mi male plene subtenas! KuboF, vi estsa unu el
> nur kelkaj efektivaj aktivuloj de ELiSo kaj via agademo estas tre grava
> kaj subteninda. Registri la organizon en via lando sonas do tute nature.
> Kaj la nomo "Vikimedio Esperanto" plaĉas al mi (se ĝi efektive eblos).
> Vi havas mian aprobon.
>
> Sukceson!
> Marek
>
> Je 07. 12. 19 21:50, KuboF Hromoslav skribis:
> > Saluton.
> >
> > Jen estas tre grava novaĵo pri evoluo de rekono de ELiSo kiel Tema
> > organizo de la Fondaĵo Vikimedio.
> >
> > En la Prepara komisiono ni diskutis pri *lando* kie ni volas / povas
> > registri ELiSon kiel oficialan organizon. Tre frue montriĝis intereso
> > kaj eblo nur pri *Ĉeĥio kaj Slovakio*, ambaŭ en centra Eŭropo. Ambaŭ
> > landoj taŭgas por internacia organizo (kun granda limiga faktoro de
> > disponeblo de surloka, nacilingva aktivulo, sed tiel ŝajne estas kutime
> > en la mondo...).
> >
> > Subite venis ideo pri *monsubteno* (simila, sed ne sama kiel donacoj)
> > *en Slovakio*, kiu eventuale uzeblus *ekde 2021*. Sed nur se ni sukcesus
> > registri organizon jam dum 2019, do la disponebla tempo tre malmultas
> > (pro limigoj de institucioj kaj festoj estas necese sendi la dokumentojn
> > komence de la sekva semajno).
> >
> > Ni konscias, ke tiu tempo estas tro mallonga kaj ne ebligas ĝustan
> > disktuon pri la statuto laŭ ĉies plaĉo, kaj ni bedaŭras tion! Fine venis
> > (kvankam iom malforta, sed pozitiva) subteno por *provi rapide registri
> > ELiSon en Slovakio ene de sekvaj tagoj*. La plano estas:
> >
> >  1. peti registriĝon de ELiSo (la 9-an de Decembro 2019),
> >  2. la registra institucio aprobos registriĝon (espereble dum Decembro
> >     2019),
> >  3. poste, ekde ĉ. komenco de 2020 reveni al statuto kun eblo diskuti
> >     detalojn en la tuta grupo (intencata por fini la 31-an de Januaro
> 2020),
> >  4. nian finan version proponi al AffCom (la komisiono, kiu traktas
> >     kandidatiĝojn de aligitaj organizoj en Vikimedio) kaj eventuale
> >     modifi ĝin laŭ ties rekomendoj (AffCom scias, ke tiu procezo povas
> >     esti longa, sed ne povis pritaksi bezonatan tempon - ni kalkulu eble
> >     eĉ pri kelkaj monatoj),
> >  5. la estraro de la Fondaĵo Vikimedio aprobos nian rekonon kiel Tema
> >     organizo (eble en ĉ. duono de 2020),
> >  6. havi Ĝeneralan asembleon kaj la tute novan version de statuto (jam
> >     kiel Tema organizo, do kun aprobo de AffCom kaj kun la nomo
> >     "Vikimedio Esperanto") sendi al institucio por oficiale registri la
> >     ŝanĝojn (eble en ĉ. 2-a duono de 2020),
> >  7. fine de 2020 prepari specialan monricevan kampanjon en Slovakio,
> >  8. ekde duono de 2021 ricevadi aldonan monon.
> >
> >
> > Denove, ni scias, ke tiu procezo tute ne estas ideala kaj ni antaŭvidis
> > pli trankvilan. Mi nome de la Prepara komisiono pardonpetas! Fakte, la
> > ideo pri rapida registro venis ĝuste de mi, do mi estas la "kulpanto".
> > Tamen, ni agas kun bonaj intencoj por utiligi oportunojn, kiujn eĉ. la
> > Fondaĵo Vikimedio ne emas provizi al ni (ekz. monon por presi niajn
> > proprajn informilojn - tion VMF lastatempe draste limigis kaj malaprobis
> > nian lastjaran monpeton pri ili).
> > Sen testi, ni ne povas certi kiom multan aldonan monon ni ricevos. Por
> > komparo: Slovakia Esperanta Junularo ricevas ĉ. 1 000 eŭrojn jare,
> > Vikimedianoj de Slovakio ĉ. 1 - 3 000 eŭrojn jare. Por la unua jaro mi
> > persone antaŭvidas ĉ. 500 - 1 500 eŭrojn (sed mi ripetas, ke tio estas
> > nur mia persona takso kaj por certi ni devas fari teston).
> >
> > Mi nun intense laboras pri la registriĝo. Estas kelkaj obstakloj
> > survoje, sed mi kredas, ke ni sukcesos ilin trasalti.
> >
> > Se vi havas severajn kontraŭojn pri tia procezo, bonvolu laŭeble plej
> > rapide informu min! Ĝis ĉ. lunda (Eŭropa) mateno eblus ŝanĝi certajn
> > aferojn (ju pli frue, des pli simple).
> >
> > Ni informos pri pliaj novaĵoj kiam ili venos. En tre baldaŭa tempo
> > atendu (kaj atentu pri) proponon de statuto.
> >
> > nome de la Prepara komisiono
> > KuboF Hromoslav
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20191207/c0030952/attachment-0001.html>


More information about the ELiSo mailing list