[ELiSo] Per laboro venis oro!

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Fri Sep 14 16:02:34 UTC 2018


Dankon Kubof!
Entute 208 dosieroj alŝutitis kadre de la konkurso. Ni devis iomete atendi
por videbligi ĉikvanton ĉar kelkaj dosieroj estis forigendaj. Feliĉe 208
supervivis kaj estas tre bona kvanto da fotoj. Multaj el ili pri ankoraŭ ne
fotitaj ZEOj.

Mi aparte volas ankaŭ danki al aliaj personoj sen kies helpo VAZ ne povus
esti organizita:

   - Kubof, kiu prizorgis plurajn detalojn kiujn mi forgesadis.
   - NMaia, kiu dekomence montriĝis tre entuziasma pri la konkurso, apogis
   la grant-on kaj estas juĝisto
   - Remux, juĝisto de la konkurso
   - Fernando Maia, jr. Komitatano de UEA. Li multe helpis pri diskonigado
   de VAZ inter UEAanoj kaj danke al li ni atingis sponsoron de UEA.


El sáb., 1 sept. 2018 a las 14:55, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromoslav at gmail.com>) escribió:

> Saluton karaj!
>
> Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por *Esperanto kaj
> Libera Scio* kaj entute por Esperantio.
> Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj
> aktivulo - *Juan Sebastian Quintero Santacruz* - pro ĉeforganizado de nia
> unua fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn
> <https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo>
>  (VAZ)!
>
> Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5
> jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda
> iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!
>
> La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas
> en Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj
> en Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la
> Fondaĵo Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj!
> Anoncon de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.
>
> ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "*sen laboro ne estas oro*"
> ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!
>
> KuboF Hromoslav
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180914/c59809de/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list