[ELiSo] Per laboro venis oro!

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Sep 1 19:55:04 UTC 2018


Saluton karaj!

Hieraŭ finiĝis Aŭgusto 2018, kiu estis tre speciala por *Esperanto kaj
Libera Scio* kaj entute por Esperantio.
Tial permesu al mi ĉi-loke danki kaj gratuli al nia kara amiko kaj aktivulo
- *Juan Sebastian Quintero Santacruz* - pro ĉeforganizado de nia unua
fotokonkurso - Vikio amas ZEOjn
<https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo> (VAZ)!

Temas pri delonga revo de Esperantaj Vikimedianoj, kiu datiĝas almenaŭ 5
jarojn en pasintecon. Kaj la revo fine povis realiĝi nur pro aprezinda
iniciatemo kaj laŭ gvidado de Juan!

La unuaj rezultoj jam estas videblaj: 157 novaj fotoj pri ZEOj jam estas en
Komunejo kaj atendas aldonon al artikoloj en Vikipedioj kaj al memoreroj en
Vikiatumoj! La konkurson laŭdis ankaŭ Asaf Bartov, spertulo de la Fondaĵo
Vikimedio kaj interesiĝis ankaŭ kelkaj landaj Vikimediaj organizoj! Anoncon
de la finaj rezultoj mi tamen lasas al la organizantoj.

ELiSo vivas danke al homoj kiel Juan, por kiuj "*sen laboro ne estas oro*"
ne estas nur Zamenhofa proverbo, sed ankaŭ realeco. Dankon!

KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180901/9feba960/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list