[ELiSo] UEA liberigis siajn gazetarajn komunikojn

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Tue Oct 9 21:52:36 UTC 2018


Dankon Marek pro viaj (kiel kutime) longaj kaj detalaj notoj!

*Nun mi skribos nur pri la versio ce la permesilo, ĉu 3.0 aŭ 4.0.*
Mi konsultiĝis kun la internacia komunumo (inter ili ankaŭ nia Psychoslave
;) kaj montriĝis:

   1. Vikifontaro povas esti konsiderata kiel deponejo, ne derivita verko
   2. CC BY 4.0 estas uzata en almenaŭ 3 Vikifontaroj jam nun, vidu
   https://www.wikidata.org/wiki/Q15255767#sitelinks-wikisource


Pri aliaj viaj komentoj mi (aŭ iu alia iniciatema volontulo) laboros iom
poste, kiam finiĝos Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo kaj
KAEST, kiujn mi partoprenos.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)


št 4. 10. 2018 o 21:48 Marek Blahus <marek na blahus.cz> napísal(a):

> Saluton!
>
> Gratulon pro tiu laŭdinda iniciato kaj sukceso! Alpublikaj komunikistoj,
> kutimiĝintaj je la aŭtomata ĵurnalista licenco por informado pri
> aktualaj eventoj, ĝenerale ankoraŭ ne konscias pri la utileco de
> publikigo de siaj komunikoj sub eksplicita libera permesilo. Antaŭ
> kelkaj jaroj mi aranĝis la samon en la Masaryk-Universitato kaj tie ĝi
> bone funkcias.
>
> Ĉu ekzistas iu centra loko, kie oni trovu:
> - kaj arkivon de ĉiuj tiuj gazetaraj komunikoj de UEA
> - kaj klaran deklaron pri ilia disponigo sub konkreta libera permesilo
> ?
>
> Ekzisto de tia loko estas grava kaj por ĉiu enmetema
> vikipediisto/vikifontaristo, kaj por ĉiu alia kiu deziros kontroli la
> asertatan aŭtorrajtan staton, kaj por iu ajn alia kiu povus reuzi la
> komunikon laŭ libera permesilo ankaŭ ekster la vikimediaj projektoj.
>
> Mi rigardis nur al https://uea.org/aktuale/komunikoj kaj tie mi ankoraŭ
> neniun informon pri disponeblo sub libera permesilo trovas. Supozeble
> tiu tamen estas la loko kie tia informo aperu. Ideale ja la informo pri
> libera permesilo (ideale per la internacie komprenebla bildeto,
> alklakebla cele al la teksto de la koncerna permesilo) aŭtomate aperu
> tie sub la teksto de ĉiu unuopa gazetara komuniko – por ke trovinte ĝin
> ĉu gugle, ĉu per la ligilo en informkesto vikifontara, oni tuj povu la
> permesilan informon vidi/kontroli.
>
> Sen klara kaj publike alirebla deklaro, la uzeblo de la GK-j sub libera
> permesilo estos limigita aŭ eĉ nula. Alternative eblus tion aranĝi per
> unufoja alsendo de letero el UEA en la OTRS-n – tiel mi siatempe aranĝis
> pri liberigo de fonto sekve uzita dum verkado de la ĉeĥa vikipedia
> artikolo pri Esperanto, vidu ĉe
>
> https://cs.wikipedia.org/wiki/Diskuse:Esperanto#Svolen%C3%AD_dr%C5%BEitel%C3%A9_autorsk%C3%BDch_pr%C3%A1v_dokumentu_%22%C4%9Cisdate_pri_Esperanto%22_k_pou%C5%BEit%C3%AD_podle_GFDL
> – sed tio farus la tuton multe malpli facile malkovebra kaj
> trarigardebla. Mi do sugestas iri la unuan vojon, kaj supozas ke io tia
> ja verŝajne ĉiukaze jam survojas.
>
> Rilate Vikidatumojn, mi sugestas krei eron "gazetara komuniko de UEA"
> kaj igi ĉiun unuopan GK-n ĝia instanco. Siavice tiu ĝenerala ero estu
> subklaso de la nun uzata "gazetara komuniko". Tia aranĝo estonte ebligos
> pli facilan serĉadon de GK-j de UEA, en la ĝeneralan eron eblos
> transmeti iujn informojn validajn por ĉiuj komunikoj (kiel ekzemple
> eldonisto aŭ adreso de ilia reta arkivo) ks. En la ekzempla vikidatumero
> mi forigis la propraĵon P407 (ĉar ĝi laŭ sia priskribo estas ĉe tekstoj
> eksmoda). Mi ankaŭ sugestas forigi P2699 ("URL"), kongrue kun la
> instrukcioj en ĝia priskribo, favore al uzo de nur P953 ("plena teksto
> atingeblas je"). Indus ankaŭ indiki nur unu URL-adreson, se ili ambaŭ
> direktas samloken – la retejestro de UEA decidu, ĉu la "mallonga ligilo"
> estas "persista ligilo" (do pli longdaŭra ol la longa) aŭ male "porokaza
> ligilo" (celata al momenta uzo, utila pro sia mallongeco, sed neniel
> garantiata) kaj sekve oni elektu laŭe.
>
> Fine, preskaŭ jam forsendinte ĉi tion, mi rimarkis verŝajne gravan
> detalon: Laŭ indiko ĉe la ekzempla GK, ĝia teksto disponeblas sub
> permesilo CC BY versio 4.0. Tamen, en la kolofono de Vikifontaro, oni
> indikas ke ĝia enhavo disponeblas sub CC BY-SA versio 3.0. Ĝenerale
> estas tiel, ke la vikimediaj projektoj uzas version 3.0, krom Komunejo
> kiu akceptas ankaŭ dosierojn sub 4.0, kaj krom Vikinovaĵoj kiu ial daŭre
> restas ĉe 2.5. Grava rimarko estas, ke tiuj permesiloj estas ja
> antaŭen-, sed ne retro-kongruaj(!) Ĉiu CC-permesilo ebligas reuzon laŭ
> "pli nova versio", sed aliflanke tio ne eblas – ĉar la kondiĉoj de 4.0
> estas "pli modernaj", reuzanto ne rajtas mem decidi reveni al "pli
> malnovaj", "malpli evoluintaj" kondiĉoj de iu malpli alta versio, kaj
> pludistribui la verkon tiel. Sekve, mi forte rekomendas, ke UEA ĉu
> distribuadu la tekstojn sub CC versio 3.0 (kvankam tio plu ne kongruos
> kun Vikinovaĵoj), ĉu eĉ 2.5 (se vere necesus kongrui kun Vikinovaĵoj),
> ĉu eventuale sub triobla permesilo (ĉiuj 2.5, 3.0 kaj 4.0). En la
> menciita universitato oni post konsultiĝo kun juristo decidis
> disponigadi sub 3.0 kun eksplicita plano iam laŭ bontrovo de la
> disponiganto transiri al 4.0 (legu: kiam Vikipedio pretos je tio).
> Transiro al 4.0 ĉe la teksta enhavo de vikimediaj projektoj ja daŭre
> ankoraŭ ne okazis.
>
> Amike,
> Marek
>
> Je 4.10.2018 21:13, KuboF Hromoslav skribis:
> > Saluton.
> >
> > Antaŭ 2 semajnoj UEA publikigis gazetaran komunikon (GK) pri 250 000
> > artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Tiun komunikon kunverkis ankaŭ mi
> > nome de ELiSo kaj sekve komunikis pri ĝia permesilo.
> >
> > Fine UEA, en bona kunlabora etoso, akceptis eĉ pli fortan agon -
> > oficiale liberigis ĉiujn siajn gazetarajn komunikojn laŭ la permesilo CC
> > BY 4.0!
> >
> > Iame ni en Vikinovaĵoj diskutis pri permesilo de tiuj komunikoj, sed ĉar
> > nenie estis la permesilo eksplice deklarita, ni devis konsideri, ke ĉiuj
> > iliaj rajtoj estas rezervitaj. Nun estas klare, ke ili estas liberaj!
> >
> > Mi publikigis unu komunikon ĉe Vikifontaro:
> >
> https://eo.wikisource.org/wiki/Vikipedio_en_Esperanto_atingas_sian_250-milan_artikolon
> > kaj priskribis ĝin en Vikidatumoj:
> https://www.wikidata.org/wiki/Q56878009
> > Ĉu vi povas kontroli la Vikidatuman eron - ĉu la deklaroj estas uzitaj
> > bone kaj eventuale aldoni pliajn? Tio helpus plibonigi la informkeston
> > por GK-j tiel, ke ĝi (por sekvaj GK-j) transprenadu datumojn rekte de
> > Vikidatumoj.
> >
> > PS: Se vi scias pri alia fonto, kiu eventuale pretas liberigi sian
> > ekhavon, kontaktu ĝin kaj sciigu nin ;-)
> >
> > Amike
> > KuboF Hromoslav
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20181009/5521d765/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list