[ELiSo] UEA liberigis siajn gazetarajn komunikojn

Marek Blahus marek at blahus.cz
Thu Oct 4 19:48:11 UTC 2018


Saluton!

Gratulon pro tiu laŭdinda iniciato kaj sukceso! Alpublikaj komunikistoj, 
kutimiĝintaj je la aŭtomata ĵurnalista licenco por informado pri 
aktualaj eventoj, ĝenerale ankoraŭ ne konscias pri la utileco de 
publikigo de siaj komunikoj sub eksplicita libera permesilo. Antaŭ 
kelkaj jaroj mi aranĝis la samon en la Masaryk-Universitato kaj tie ĝi 
bone funkcias.

Ĉu ekzistas iu centra loko, kie oni trovu:
- kaj arkivon de ĉiuj tiuj gazetaraj komunikoj de UEA
- kaj klaran deklaron pri ilia disponigo sub konkreta libera permesilo
?

Ekzisto de tia loko estas grava kaj por ĉiu enmetema 
vikipediisto/vikifontaristo, kaj por ĉiu alia kiu deziros kontroli la 
asertatan aŭtorrajtan staton, kaj por iu ajn alia kiu povus reuzi la 
komunikon laŭ libera permesilo ankaŭ ekster la vikimediaj projektoj.

Mi rigardis nur al https://uea.org/aktuale/komunikoj kaj tie mi ankoraŭ 
neniun informon pri disponeblo sub libera permesilo trovas. Supozeble 
tiu tamen estas la loko kie tia informo aperu. Ideale ja la informo pri 
libera permesilo (ideale per la internacie komprenebla bildeto, 
alklakebla cele al la teksto de la koncerna permesilo) aŭtomate aperu 
tie sub la teksto de ĉiu unuopa gazetara komuniko – por ke trovinte ĝin 
ĉu gugle, ĉu per la ligilo en informkesto vikifontara, oni tuj povu la 
permesilan informon vidi/kontroli.

Sen klara kaj publike alirebla deklaro, la uzeblo de la GK-j sub libera 
permesilo estos limigita aŭ eĉ nula. Alternative eblus tion aranĝi per 
unufoja alsendo de letero el UEA en la OTRS-n – tiel mi siatempe aranĝis 
pri liberigo de fonto sekve uzita dum verkado de la ĉeĥa vikipedia 
artikolo pri Esperanto, vidu ĉe 
https://cs.wikipedia.org/wiki/Diskuse:Esperanto#Svolen%C3%AD_dr%C5%BEitel%C3%A9_autorsk%C3%BDch_pr%C3%A1v_dokumentu_%22%C4%9Cisdate_pri_Esperanto%22_k_pou%C5%BEit%C3%AD_podle_GFDL 
– sed tio farus la tuton multe malpli facile malkovebra kaj 
trarigardebla. Mi do sugestas iri la unuan vojon, kaj supozas ke io tia 
ja verŝajne ĉiukaze jam survojas.

Rilate Vikidatumojn, mi sugestas krei eron "gazetara komuniko de UEA" 
kaj igi ĉiun unuopan GK-n ĝia instanco. Siavice tiu ĝenerala ero estu 
subklaso de la nun uzata "gazetara komuniko". Tia aranĝo estonte ebligos 
pli facilan serĉadon de GK-j de UEA, en la ĝeneralan eron eblos 
transmeti iujn informojn validajn por ĉiuj komunikoj (kiel ekzemple 
eldonisto aŭ adreso de ilia reta arkivo) ks. En la ekzempla vikidatumero 
mi forigis la propraĵon P407 (ĉar ĝi laŭ sia priskribo estas ĉe tekstoj 
eksmoda). Mi ankaŭ sugestas forigi P2699 ("URL"), kongrue kun la 
instrukcioj en ĝia priskribo, favore al uzo de nur P953 ("plena teksto 
atingeblas je"). Indus ankaŭ indiki nur unu URL-adreson, se ili ambaŭ 
direktas samloken – la retejestro de UEA decidu, ĉu la "mallonga ligilo" 
estas "persista ligilo" (do pli longdaŭra ol la longa) aŭ male "porokaza 
ligilo" (celata al momenta uzo, utila pro sia mallongeco, sed neniel 
garantiata) kaj sekve oni elektu laŭe.

Fine, preskaŭ jam forsendinte ĉi tion, mi rimarkis verŝajne gravan 
detalon: Laŭ indiko ĉe la ekzempla GK, ĝia teksto disponeblas sub 
permesilo CC BY versio 4.0. Tamen, en la kolofono de Vikifontaro, oni 
indikas ke ĝia enhavo disponeblas sub CC BY-SA versio 3.0. Ĝenerale 
estas tiel, ke la vikimediaj projektoj uzas version 3.0, krom Komunejo 
kiu akceptas ankaŭ dosierojn sub 4.0, kaj krom Vikinovaĵoj kiu ial daŭre 
restas ĉe 2.5. Grava rimarko estas, ke tiuj permesiloj estas ja 
antaŭen-, sed ne retro-kongruaj(!) Ĉiu CC-permesilo ebligas reuzon laŭ 
"pli nova versio", sed aliflanke tio ne eblas – ĉar la kondiĉoj de 4.0 
estas "pli modernaj", reuzanto ne rajtas mem decidi reveni al "pli 
malnovaj", "malpli evoluintaj" kondiĉoj de iu malpli alta versio, kaj 
pludistribui la verkon tiel. Sekve, mi forte rekomendas, ke UEA ĉu 
distribuadu la tekstojn sub CC versio 3.0 (kvankam tio plu ne kongruos 
kun Vikinovaĵoj), ĉu eĉ 2.5 (se vere necesus kongrui kun Vikinovaĵoj), 
ĉu eventuale sub triobla permesilo (ĉiuj 2.5, 3.0 kaj 4.0). En la 
menciita universitato oni post konsultiĝo kun juristo decidis 
disponigadi sub 3.0 kun eksplicita plano iam laŭ bontrovo de la 
disponiganto transiri al 4.0 (legu: kiam Vikipedio pretos je tio). 
Transiro al 4.0 ĉe la teksta enhavo de vikimediaj projektoj ja daŭre 
ankoraŭ ne okazis.

Amike,
Marek

Je 4.10.2018 21:13, KuboF Hromoslav skribis:
> Saluton.
> 
> Antaŭ 2 semajnoj UEA publikigis gazetaran komunikon (GK) pri 250 000 
> artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Tiun komunikon kunverkis ankaŭ mi 
> nome de ELiSo kaj sekve komunikis pri ĝia permesilo.
> 
> Fine UEA, en bona kunlabora etoso, akceptis eĉ pli fortan agon - 
> oficiale liberigis ĉiujn siajn gazetarajn komunikojn laŭ la permesilo CC 
> BY 4.0!
> 
> Iame ni en Vikinovaĵoj diskutis pri permesilo de tiuj komunikoj, sed ĉar 
> nenie estis la permesilo eksplice deklarita, ni devis konsideri, ke ĉiuj 
> iliaj rajtoj estas rezervitaj. Nun estas klare, ke ili estas liberaj!
> 
> Mi publikigis unu komunikon ĉe Vikifontaro: 
> https://eo.wikisource.org/wiki/Vikipedio_en_Esperanto_atingas_sian_250-milan_artikolon
> kaj priskribis ĝin en Vikidatumoj: https://www.wikidata.org/wiki/Q56878009
> Ĉu vi povas kontroli la Vikidatuman eron - ĉu la deklaroj estas uzitaj 
> bone kaj eventuale aldoni pliajn? Tio helpus plibonigi la informkeston 
> por GK-j tiel, ke ĝi (por sekvaj GK-j) transprenadu datumojn rekte de 
> Vikidatumoj.
> 
> PS: Se vi scias pri alia fonto, kiu eventuale pretas liberigi sian 
> ekhavon, kontaktu ĝin kaj sciigu nin ;-)
> 
> Amike
> KuboF Hromoslav



More information about the ELiSo mailing list