[ELiSo] [ĝis 25a de Novembro] kandidatiĝu por Vikimedia Pintkunveno 2019
Marek Blahus
marek at blahus.cz
Wed Nov 28 20:27:56 UTC 2018
Saluton,
mi ĝojas, ke ni trovas eĉ plurajn kapablajn kandidatojn pretajn
reprezenti nin dum tiu vikimovada kunveno. Mi deziras al Ivan sukceson!
Amike,
Marek
Je 26. 11. 18 4:20, Ivan Camilo Quintero Santacruz skribis:
> Saluton al ĉiuj,
>
> Mi pensas ke mi estas unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, sed
> mi ankoraŭ ne oficialigis mian kandidatiĝon, mi nur parolis private kun
> kelkaj el vi.
> Do, mi profitas ĉi tiun mesaĝon por oficialigi ĝin (Okaze ke mi ne estu
> unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, do mi estos tria nun).
>
> Mi plenumas ĉiujn la kondiĉojn kiujn petas la organizantoj de la
> Pintkunveno por reprezenti grupon. Mi estas bone informita pri la nuna
> situacio de nia grupo, fakte mi pensas ke mi ĉeestis la lastajn du aŭ
> tri renkontiĝojn kiujn ni havis dum la lastaj Vikimediaj renkontiĝoj kaj
> tiam mi informiĝis (kaj informis al aliaj) pri la la lastaj okazaĵoj kaj
> planoj de nia grupeto.
>
> Ankaŭ dum la pasintaj Pintkunvenoj mi prilaboris la Strategion de la
> Vikimedia Fondaĵo, foje nome de ELiso kaj foje de mia landa grupo, do mi
> pretas plu labori por tiu celo, kiu fakte estas la ĉefa kialo de la
> okazigo de la Pintkunveno venontjare.
>
> Do, resume, mi taksas min sufiĉe preta por reprezenti nin kaj esperas
> havi vian apogon.
>
> Dankon!
More information about the ELiSo
mailing list