[ELiSo] [ĝis 25a de Novembro] kandidatiĝu por Vikimedia Pintkunveno 2019

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Mon Nov 26 07:34:16 UTC 2018


Saluton.

Mi nur ŝatus konfirmi, ke ja vere temas pri Ivan, kiu estas 1 el tiuj 2
kandidatoj. La dua estas mi, sed mi estas nur en rezervo, se montriĝus, ke
partopreno de Ivan estas malpraktika pro eksteraj kialoj.

Ivan havas mian plenan subtenon kaj mi volonte ne "konkursos" kontraŭ li en
nia elektado. Tamen, se estus problemo, mi pretas lin tuj anstataŭi.

Ivan jam komunikas kun la organizantoj, do tre baldaŭ ni devus scii pli.

Amike
KuboF Hromoslav


Dňa po, 26. nov 2018 4:20 Ivan Camilo Quintero Santacruz <remusqs1 na gmail.com>
napísal(a):

> Saluton al ĉiuj,
>
> Mi pensas ke mi estas unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, sed mi
> ankoraŭ ne oficialigis mian kandidatiĝon, mi nur parolis private kun kelkaj
> el vi.
> Do, mi profitas ĉi tiun mesaĝon por oficialigi ĝin (Okaze ke mi ne estu
> unu el la du kandidatoj kiujn menciis KuboF, do mi estos tria nun).
>
> Mi plenumas ĉiujn la kondiĉojn kiujn petas la organizantoj de la
> Pintkunveno por reprezenti grupon. Mi estas bone informita pri la nuna
> situacio de nia grupo, fakte mi pensas ke mi ĉeestis la lastajn du aŭ tri
> renkontiĝojn kiujn ni havis dum la lastaj Vikimediaj renkontiĝoj kaj tiam
> mi informiĝis (kaj informis al aliaj) pri la la lastaj okazaĵoj kaj planoj
> de nia grupeto.
>
> Ankaŭ dum la pasintaj Pintkunvenoj mi prilaboris la Strategion de la
> Vikimedia Fondaĵo, foje nome de ELiso kaj foje de mia landa grupo, do mi
> pretas plu labori por tiu celo, kiu fakte estas la ĉefa kialo de la okazigo
> de la Pintkunveno venontjare.
>
> Do, resume, mi taksas min sufiĉe preta por reprezenti nin kaj esperas havi
> vian apogon.
>
> Dankon!
>
> El dom., 25 nov. 2018 a las 6:45, KuboF Hromoslav (<
> kubof.hromoslav na gmail.com>) escribió:
>
>> Saluton.
>>
>> Ĝis kiam ni ne havas pli firman strukturon (ekzemple estraron) kaj
>> internan diskutilon disponeblan al ĉiuj aktivuloj, uzi Meta-vikion ja estas
>> bona ideo! Sed kiam estas malmultaj kandidatoj, mi persone konsideras uzon
>> de Meta-vikio inda nur por arĥivigi la aferon por sekvaj generacioj.
>>
>> Ĝis nun ni havas nur 2 kandidatojn, do elektado estas sufiĉe facila. Ni
>> tamen devas prizorgi organizajn aferojn pro tempaj limigoj de unu el
>> kandidatoj. Dum sekvaj tagoj ni informos pri la stato.
>>
>> Amike
>> KuboF Hromoslav
>>
>>
>> ne 25. 11. 2018 o 11:05 Mathieu Lovato Stumpf Guntz <
>> psychoslave na culture-libre.org> napísal(a):
>>
>>> Dankon Kubof por via mesaĝo.
>>>
>>> Kion opinias vi pri disktuti pri tio ankaŭ ĉe Meta?
>>>
>>> Ni povus ankaŭ listi le celojn ke ni deziras atingi dum la pinkunveno
>>> rilate al ELISo, do kandidatoj povas pli klare indiki kiel ili povas bone
>>> helpi atingi ilin. Nu, fakte ni eble ni havos tiom da kanditatoj, do eble
>>> ĝi estus tro formala procedo por nia tema grupo.
>>>
>>> Ia ajn, estus bona ke ni havas klarajn celojn, kaj alemaŭ ke ni listas
>>> interesatajn personojn ĉe Meta, mi opinias.
>>>
>>> Se vi konsentas kun uzi Meta, vi povas uzi tiun paĝon:
>>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/2019/Vikimedia_Pintkunveno
>>>
>>> Ĝis baldaŭ
>>>
>>>
>>> Le 18/11/2018 à 21:34, KuboF Hromoslav a écrit :
>>>
>>> Saluton!
>>>
>>> Ni, ELiSo, havas 1 lokon por partopreno en la pinta renkontiĝo de la
>>> Vikimedia movado (kiu okazos fine de Marto 2019). Registriĝi ni povas ĝis
>>> la 17a de Decembro 2017.
>>>
>>> Nia partoprenanto
>>>
>>>    - bone konu ELiSo kaj nian laboron,
>>>    - interesiĝu pri tutmovada mastrumado kaj la strategia procezo,
>>>    - kapablu bone aktive partopreni en grupaj diskutoj.
>>>
>>> Vidu pli ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Summit_2019
>>>
>>> Ĉu tio validas por vi? Skribu al tiu ĉi listo ĝis la 25a de Novembro
>>> (enkalkulante). Poste ni elektos la reprezentonton.
>>>
>>> Jen pliaj detaloj pri la renkontiĝo:
>>>
>>> La Vikimedia Pintkunveno (angle "Wikimedia Summit", antaŭe "Vikimedia
>>> konferenco" kaj pli antaŭe "Renkontiĝo de landaj asocioj") estas la plej
>>> alta renkontiĝo de la organizita parto de la vikimedia movado. Nun ŝanĝiĝis
>>> ĝia celaro kaj sekve ankaŭ formo. Nove ĝi celos al:
>>>
>>>    - pliprogresigo kaj partoprenigo en la strategia procezo
>>>    - tutmovada mastrumado je alta nivelo (do ellaso de plejparto de
>>>    detaloj)
>>>
>>> Hodiaŭ mi partoprenis en klariga voko kun la organizanto. Li atentigis,
>>> ke la programo estos kreota post kiam homoj registriĝos (kaj surbaze de
>>> tio). Sed klaras, ke la formo de la programo estos precipe grupa diskutado,
>>> "konstanta fluo de informetoj" kaj *ne* kutimaj 1-horaj prelegoj.
>>> Ankaŭ, kutima lernado per sesioj ne estas planata (ĝi estas ŝovita al
>>> regionaj kaj fakaj vikimediaj renkontiĝoj - laŭ mi sufiĉe bona decido!)
>>>
>>> Aldone, nia reprezentanto havos ŝancon partopreni en "Lernaj tagoj" post
>>> la ĉefa kunveno. Ĝi celas "trejni treniston", vidu detalojn ĉe
>>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Learning_and_Evaluation/News/Training_of_Trainers_Berlin_2019
>>> Mi atentigas, ke tiuj, kiuj registriĝos frue havos pli altan ŝancon
>>> partorpeni! Bona kialo por nia frua registriĝo!
>>>
>>> Amike
>>> KuboF Hromoslav
>>>
>>> _______________________________________________
>>> Dissendolisto de ELiSoELiSo na lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>>
>>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo na lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>
>
> --
> *Remus*
>
>
>
>
> *Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
> ValleSantiago de Cali, Colombia*
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20181126/bfb4ab05/attachment-0001.html>


More information about the ELiSo mailing list