[ELiSo] TEJO difinas sian pozicion pri edukado

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Mon Jul 30 21:15:47 UTC 2018


Saluton.

Mi kunsidis en TEJo kun la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj kaj ni laboris
pri proponoj por politikaj pozicioj de TEJO. Mi volontulis gvidi la
laborgrupon pri *edukado*, utiligante miajn spertojn precipe de la
Vikimedia movado.

La temo rilatas ankaŭ al ni, vikimedianoj ĉar ni ĉiuj vivas en la sama
socia ekosistemo kaj niaj agadoj interagas. Tiel ni povas subteni unu la
alian kaj atingi pli grandajn komunajn rezultojn.
Specife mi mencias, ke la laborgrupanoj estis tre pozitivaj pri temoj, kiuj
tre tuŝas nin, ekz. neformala edukado, malfermitaj edukaj rimedoj,
desubisma kreado de edukaj rimedoj ktp.

Preparon de la pozicio povas influi ankaŭ vi! Ĝi nun estas en malneta formo
kaj malfermita por ŝanĝo-proponoj, nun nur bazaj deirpunktoj, ekde la 1a de
Aŭgusto ankaŭ la formulacio mem. Venu po komenti al
https://docs.google.com/document/d/1kap1iTjTkliiMNEt8AvCinMWJHyp_ifFqkzIKT7kzNk/edit#

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180730/8d0172c2/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list