[ELiSo] Kunsideto dum Vikimanio 2018

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun Jul 22 07:42:15 UTC 2018


Saluton.

Al Vikimanio 2018 denove venis pluraj esperantistoj kaj E-interesiĝantoj.
Ni profitis la okazon por plurfoje neformale amikumi kaj ankaŭ faris
formalan kunsidon hodiaŭ je 8a horo matene.

Plena notaro estas disponebla en Etherpad:
https://etherpad.wikimedia.org/p/mania18-esperanto

Mi atentigas precipe pri baldaŭ komenciĝonta fotokonkurso "Vikio amas ZEOjn
<https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018>", kie vi
povas ludi gravan rolon pri varbado! Oni malakceptis nian peton montri
anoncon en grandaj vikioj (ĝi montriĝos nur en la Esperanta), do nia
varbado ĉe neesperantistoj ne estos tiom intensa, kiom ni esperis. Tial
gravas ankaŭ via partopreno!

Evoluo de ELiSo estas malpli rapida ol ni ŝatus. Mi pardonpetas kaj plu
laboros post Vikimanio.

Ni estas aktivaj ankaŭ en diversaj regionoj de Tero. Nuntempe ni havas
sufiĉe fortan partoprenon en Centra kaj Orienta Eŭropo kaj en Iberocoop
(latinamerikaj kaj rilataj Eŭropanoj). Norda Eŭropo nun pli organiziĝas kaj
organizas sian renkontiĝon WikiNEM (Wikimedia North European Meeting) - tie
ni havas novae aperiĝintan homon. Dume mankas niaj aktivuloj en Azio,
Afriko kaj Oceanio.

Bonvolu memori, ke ankaŭ vi kunkreas ELiSo-n, ĝi ne estas "sabloludejo" de
kelketaj personoj, do kundvidu viajn ideojn kaj helpu kunorganizi ;-)

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180722/877d7a75/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list