[ELiSo] [WikiEO-l] 1 via subskribo por pli facila liberigado

Juan Sebastian Quintero Santacruz juancho2291 at hotmail.com
Sat Dec 15 16:40:29 UTC 2018


Subskribita


________________________________
De: WikiEO-l <wikieo-l-bounces at lists.wikimedia.org> en nombre de KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com>
Enviado: sábado, 15 de diciembre de 2018 6:24 a.m.
Para: ELiSo; ELiSo-anoncoj; La esperanta vikipedio. / Esperanto Wikipedia discussion
Asunto: [WikiEO-l] 1 via subskribo por pli facila liberigado

Saluton!

En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj
verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin
uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro
forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj)
aŭtoraj rajtoj.

Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia
familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis
tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la
verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne
scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.

Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte
provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se
nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre
kreski!

Tial E at I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa
Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto
por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol
OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo
en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements

Antaŭdankon!
KuboF Hromoslav

_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l at lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20181215/77559e93/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list