[ELiSo] 1 via subskribo por pli facila liberigado

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Dec 15 11:24:07 UTC 2018


Saluton!

En la Vikimedia movado ni ree kaj ree alfrontas la saman problemon: kutimaj
verkoj estas protektataj per aŭtoraj rajtoj kaj pro tio ni ne povas ilin
uzi en Vikimediaj projektoj. La problemo eĉ pligrandiĝas, se la aŭtoro
forpasas kaj ties familio ne estas konata aŭ ne pretas cedi pri (hereditaj)
aŭtoraj rajtoj.

Okazis, ekzemple, ke slovaka amatora Esperanta verkisto forpasis kaj lia
familio postulis tre grandan sumon kontraŭ liaj poemoj. Slovakoj ne povis
tiom pagi kaj la granda poemaro ŝajne estas poreterne pereita. Ĉu la
verkisto volus disvastigi siajn poemojn, ekz. en Vikifontaro? Nu, mi ne
scias. Sed ĉar li ne liberigis ilin, ni ŝajne neniam plu pvos tion fari.

Aliflanke, ankoraŭ vivas multaj kapablaj kaj kreemaj homoj, kiuj volonte
provizos siajn librojn, filmojn aŭ muzikon por Vikifontaro aŭ Komunejo. Se
nur se tio estos sufiĉe facila. Kun ties bonvolo povos niaj projektoj tre
kreski!

Tial E na I (konata pro lernu.net, Somera Esperanto-Studado, sed ankaŭ diversa
Vikimedia agado kaj simile) monpetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio por projekto
por plifaciligi liberigadon de propraj verkoj (kiu estos eĉ pli kapabla ol
OTRS). Se vi kredas je la projekto, bonvolu subskribiĝu ĉe la ligita paĝo
en la sekcio "Endorsements", eventuale komentu ĉi tie aŭ en ties diskutpaĝo.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Project/E@I/Testamentu#Endorsements

Antaŭdankon!
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20181215/1af631a4/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list