[ELiSo] TEJO: Nova KODEJO por fakaj organizoj

Ivan Camilo Quintero Santacruz remusqs1 at gmail.com
Mon Jan 30 03:21:15 UTC 2017


Saluton KuboF,

Mi pretas helpi pri la plenumado de KODEJO. Mi estis prezidanto de la
kolombia landa sekcio de TEJO, kaj plenumis KODEJO-n dum la pasintajn
jarojn. Kalkulu je mi.

2017-01-29 4:50 GMT-05:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com>:

> Saluton.
>
> TEJO ĉiujare enketas junularajn Esperantajn grupojn pri iliaj stato kaj
> agado per la enketo "KODEJO" (vidu plusenditan mesaĝon sube). Ĉi-jare ili
> invitas ankaŭ ĉiuaĝajn fakajn grupojn (estas malmultegaj junularaj fakaj
> grupoj...), do ankaŭ ni povas partopreni. Kiel iama TEJO-volontulo mi
> plurfoje kaj detale konsultis KODEJO-n, do mi volontulas tion fari, sed tre
> indus helpo de iu el vi por kune ĉion konsulti. Kiu aliĝas?
>
> Alia afero estas, ke danke al la anonco mi komencis pensi pri eventuala
> junulara grupo ene de ELiSo. Ĝi plej probable ne ekestos baldaŭ (laŭ mi, ni
> multe pli urĝe bezonas pli organizitan strukturon, ne krei iun subgrupon),
> sed ni povas pensi pri ĝi jam nun. Laŭ mi, unu el plej grandaj utiloj por
> ni estus pli facila informado al junuloj (tre bona aĝgrupo por komenci
> vikimediumi) pri nia laboro kaj al Esperanta movado pri filozofio kaj utilo
> de libera kulturo (nun mi en TEJO sentas subtenon por libera kulturo). Kion
> vi opinias?
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
> ---------- Preposlaná správa ----------
> Od: "Enric Baltasar" <enbaltasar at gmail.com>
> Dátum: 16.1.2017 9:37 AM
> Predmet: [SFA] Nova KODEJO por fakaj organizoj
> Komu: "tejo-scienca-kaj-faka-agado" <tejo-scienca-kaj-faka-agado@
> googlegroups.com>
> Kópia:
>
> Saluton!
>
> Ni kreis novan version de KODEJO, en kiu ni celas fokuse ekkompreni kiel
> TEJO povas esti plej utila en sia agado por sekcioj kaj aktivuloj. Novaĵoj
> por FS-oj estas ne nur enhavaj, sed ankaŭ ke mi decidis eksperimenti
> ebligante ke ĉiuaĝaj fakaj organizoj rajtu plenigi la formularon. Tion mi
> faris ĉar ni nur kalkulas kun du fakaj, kaj tio malmultas por havi
> situacian trarigardon. Krome tio estas strategio por alproksimigi
> organizojn al la ideo ke ili povus krei junularan sekcion de sia faka
> organizo. Mi tamen ne havos la devigon verki raporton ankaŭ pri ili, kaj
> sendos la rezultojn al UEA, kiu espereble iam havos sian propran KODEJO.
> ===> http://goo.gl/Z0TiAL <===
>
>
> Atente,
> Enric Baltasar
>
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "tejo-scienca-kaj-faka-agado" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to tejo-scienca-kaj-faka-agado+unsubscribe at googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>


-- 
*Remus*




*Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
ValleSantiago de Cali, Colombia*
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20170129/870d7d60/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list