[ELiSo] TEJO: Nova KODEJO por fakaj organizoj

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun Jan 29 09:50:34 UTC 2017


Saluton.

TEJO ĉiujare enketas junularajn Esperantajn grupojn pri iliaj stato kaj
agado per la enketo "KODEJO" (vidu plusenditan mesaĝon sube). Ĉi-jare ili
invitas ankaŭ ĉiuaĝajn fakajn grupojn (estas malmultegaj junularaj fakaj
grupoj...), do ankaŭ ni povas partopreni. Kiel iama TEJO-volontulo mi
plurfoje kaj detale konsultis KODEJO-n, do mi volontulas tion fari, sed tre
indus helpo de iu el vi por kune ĉion konsulti. Kiu aliĝas?

Alia afero estas, ke danke al la anonco mi komencis pensi pri eventuala
junulara grupo ene de ELiSo. Ĝi plej probable ne ekestos baldaŭ (laŭ mi, ni
multe pli urĝe bezonas pli organizitan strukturon, ne krei iun subgrupon),
sed ni povas pensi pri ĝi jam nun. Laŭ mi, unu el plej grandaj utiloj por
ni estus pli facila informado al junuloj (tre bona aĝgrupo por komenci
vikimediumi) pri nia laboro kaj al Esperanta movado pri filozofio kaj utilo
de libera kulturo (nun mi en TEJO sentas subtenon por libera kulturo). Kion
vi opinias?

Amike
KuboF Hromoslav
---------- Preposlaná správa ----------
Od: "Enric Baltasar" <enbaltasar na gmail.com>
Dátum: 16.1.2017 9:37 AM
Predmet: [SFA] Nova KODEJO por fakaj organizoj
Komu: "tejo-scienca-kaj-faka-agado" <
tejo-scienca-kaj-faka-agado na googlegroups.com>
Kópia:

Saluton!

Ni kreis novan version de KODEJO, en kiu ni celas fokuse ekkompreni kiel
TEJO povas esti plej utila en sia agado por sekcioj kaj aktivuloj. Novaĵoj
por FS-oj estas ne nur enhavaj, sed ankaŭ ke mi decidis eksperimenti
ebligante ke ĉiuaĝaj fakaj organizoj rajtu plenigi la formularon. Tion mi
faris ĉar ni nur kalkulas kun du fakaj, kaj tio malmultas por havi
situacian trarigardon. Krome tio estas strategio por alproksimigi
organizojn al la ideo ke ili povus krei junularan sekcion de sia faka
organizo. Mi tamen ne havos la devigon verki raporton ankaŭ pri ili, kaj
sendos la rezultojn al UEA, kiu espereble iam havos sian propran KODEJO.
===> http://goo.gl/Z0TiAL <===


Atente,
Enric Baltasar

-- 
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"tejo-scienca-kaj-faka-agado" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
email to tejo-scienca-kaj-faka-agado+unsubscribe na googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20170129/68119ca0/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list