[ELiSo] ELiSo dum Movada Foiro en UK 2016

Castelo Branco michelcastelobranco at gmail.com
Thu Jun 9 01:03:37 UTC 2016


Malfeliče mi ne povos partopreni. =(

CB

Em segunda-feira, 6 de junho de 2016, Chuck Smith <chuck at chucksmith.de>
escreveu:

> Mi estros la Duolingo-standon, do mi jam estas tro okupita, sed mi
> esperas, ke iu alia faros, ĉar gravegas!
>
> Amike,
> Chuck
>
> 2016-05-31 12:26 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info
> <javascript:_e(%7B%7D,'cvml','kubof at i-espero.info');>>:
>
>> Saluton.
>>
>> Ĉu iu interesiĝas? ELiSo havas multon por provizi por Esperantujo, sed
>> tiu devas pri ni scii. Mi volonte estus en la budo, sed ĉar mi kunorganizas
>> la eventon, mi neniam certas pri mia disponeblo. Estas bezonata almenaŭ 1-2
>> pliaj homoj.
>>
>> Atendeme - ageme
>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>> LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
>> http://www.nitra2016.sk/
>>
>> 2016-05-25 23:38 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info
>> <javascript:_e(%7B%7D,'cvml','kubof at i-espero.info');>>:
>>
>>> Saluton.
>>>
>>> Lastjare ELiSo dum UK en Lillo partoprenis "Fakan Budon" de UEA, kiel
>>> surogataĵo de partopreno en la Movada Foiro. Mi pensas, ke ĉi-jare ELiSo
>>> jam povus plene partopreni Movadan Foiron, kiel aliaj Esperantaj organizoj.
>>> Por tiuj, kiuj ne partoprenis Universalan Kongreson; Movada Foiro estas
>>> evento dum UK, kiam diversaj Esperantaj organizoj prezentas al kongresanoj
>>> sian agadon, celojn ktp. kaj varbas. Por la organizoj ĝi estas senpaga.
>>>
>>> Mi ricevis jenan aliĝilon. Mi mem estas engaĝita en organizado de la
>>> kongreso, do estas risko, ke mi bezonus ajnmomente foriri de io ajn,
>>> enkalkulante la eventualan ELiSo-budon. Kiu de vi partoprenos la kongreson
>>> kaj volas prezenti ELiSon dum Movada Foiro?
>>>
>>> Amike
>>>
>>> *11-a Movada Foiro dum la UK en Nitro*
>>>
>>>
>>> *GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
>>>
>>>
>>> La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
>>> Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian
>>> agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi
>>> rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia
>>> agado kaj simile.
>>>
>>>
>>> *Dato* de la Movada Foiro en Nitro: sabato, la 23-a de julio 2016.
>>>
>>> *Ejo:* En la areo de la agrokultura universitato PSU (kongresejo). Ni
>>> esploras la eblecon okazigi ĝin en pli centra loko en la urbo, sed tio
>>> ankoraŭ ne estas certa.
>>>
>>> *Komencohoro: *19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi
>>> siajn tablojn.
>>>
>>>
>>> *Financaj kondiĉoj:*
>>>
>>>    -
>>>
>>>    Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
>>>    -
>>>
>>>    Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
>>>    donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
>>>    -
>>>
>>>    Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn
>>>    (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo.
>>>    Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la
>>>    Libroservo.
>>>
>>>
>>> *Renovigo de la Movada Foiro:*
>>>
>>> Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj
>>> reaperadas en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam
>>> vi pretigas vian ekspozicion!
>>>
>>>
>>> *Manko de elektro kaj retaliro:*
>>>
>>> Depende de la situo de la Movada Foiro, ni verŝajne* ne* havos elektron
>>> kaj retaliron je dispono. Ni sendos pli precizajn informojn per la lasta
>>> informilo, pli proksime al la dato de la kongreso.
>>>
>>>
>>> *Konfirmo de mendoj:*
>>>
>>> Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
>>>
>>> Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi
>>> denove.
>>>
>>>
>>> Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
>>>
>>> Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
>>> organizantoj.
>>>
>>>
>>>
>>>
>>>    -
>>>
>>>    Nomo de asocio:
>>>
>>>
>>>
>>>    -
>>>
>>>    Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:
>>>
>>>
>>>
>>>    -
>>>
>>>    Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.
>>>
>>>
>>> 1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la
>>> Movada Foiro.
>>>
>>>
>>> 2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
>>>
>>>
>>> 3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
>>> reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
>>>
>>> -- <javascript:_e(%7B%7D,'cvml','anna.lowenstein at esperanto.org');>
>>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>>> LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
>>> http://www.nitra2016.sk/
>>>
>>>
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> <javascript:_e(%7B%7D,'cvml','ELiSo at lists.wikimedia.org');>
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160608/d0c47316/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list