[ELiSo] ELiSo dum Movada Foiro en UK 2016

Chuck Smith chuck at chucksmith.de
Mon Jun 6 14:30:09 UTC 2016


Mi estros la Duolingo-standon, do mi jam estas tro okupita, sed mi esperas,
ke iu alia faros, ĉar gravegas!

Amike,
Chuck

2016-05-31 12:26 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:

> Saluton.
>
> Ĉu iu interesiĝas? ELiSo havas multon por provizi por Esperantujo, sed tiu
> devas pri ni scii. Mi volonte estus en la budo, sed ĉar mi kunorganizas la
> eventon, mi neniam certas pri mia disponeblo. Estas bezonata almenaŭ 1-2
> pliaj homoj.
>
> Atendeme - ageme
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
> LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
> http://www.nitra2016.sk/
>
> 2016-05-25 23:38 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>
>> Saluton.
>>
>> Lastjare ELiSo dum UK en Lillo partoprenis "Fakan Budon" de UEA, kiel
>> surogataĵo de partopreno en la Movada Foiro. Mi pensas, ke ĉi-jare ELiSo
>> jam povus plene partopreni Movadan Foiron, kiel aliaj Esperantaj organizoj.
>> Por tiuj, kiuj ne partoprenis Universalan Kongreson; Movada Foiro estas
>> evento dum UK, kiam diversaj Esperantaj organizoj prezentas al kongresanoj
>> sian agadon, celojn ktp. kaj varbas. Por la organizoj ĝi estas senpaga.
>>
>> Mi ricevis jenan aliĝilon. Mi mem estas engaĝita en organizado de la
>> kongreso, do estas risko, ke mi bezonus ajnmomente foriri de io ajn,
>> enkalkulante la eventualan ELiSo-budon. Kiu de vi partoprenos la kongreson
>> kaj volas prezenti ELiSon dum Movada Foiro?
>>
>> Amike
>>
>> *11-a Movada Foiro dum la UK en Nitro*
>>
>>
>> *GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
>>
>>
>> La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
>> Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian
>> agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi
>> rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia
>> agado kaj simile.
>>
>>
>> *Dato* de la Movada Foiro en Nitro: sabato, la 23-a de julio 2016.
>>
>> *Ejo:* En la areo de la agrokultura universitato PSU (kongresejo). Ni
>> esploras la eblecon okazigi ĝin en pli centra loko en la urbo, sed tio
>> ankoraŭ ne estas certa.
>>
>> *Komencohoro: *19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi
>> siajn tablojn.
>>
>>
>> *Financaj kondiĉoj:*
>>
>>    -
>>
>>    Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
>>    -
>>
>>    Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
>>    donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
>>    -
>>
>>    Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn
>>    (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo.
>>    Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la
>>    Libroservo.
>>
>>
>> *Renovigo de la Movada Foiro:*
>>
>> Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj
>> reaperadas en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi
>> pretigas vian ekspozicion!
>>
>>
>> *Manko de elektro kaj retaliro:*
>>
>> Depende de la situo de la Movada Foiro, ni verŝajne* ne* havos elektron
>> kaj retaliron je dispono. Ni sendos pli precizajn informojn per la lasta
>> informilo, pli proksime al la dato de la kongreso.
>>
>>
>> *Konfirmo de mendoj:*
>>
>> Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
>>
>> Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi
>> denove.
>>
>>
>> Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
>>
>> Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
>> organizantoj.
>>
>>
>>
>>
>>    -
>>
>>    Nomo de asocio:
>>
>>
>>
>>    -
>>
>>    Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:
>>
>>
>>
>>    -
>>
>>    Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.
>>
>>
>> 1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la
>> Movada Foiro.
>>
>>
>> 2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
>>
>>
>> 3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
>> reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
>>
>> -- <anna.lowenstein at esperanto.org>
>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>> LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
>> http://www.nitra2016.sk/
>>
>>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160606/136def7d/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list