[ELiSo] Decembra VikiKaravano - redakta maratono en Vikivojaĝo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Dec 21 17:27:27 UTC 2016


Saluton.

(pardonu pro plurfoja mesaĝado)

Por subteni novan Vikimedian projekton *Vikivojaĝo*, kie ni kreas
vojaĝgvidilojn, mi invitas vin partopreni *Vikivojaĝan karavanon
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Karavano>* -
komunan virtualan redakto-maratonon! Por partopreni ĝin simple redaktu
Vikivojaĝon almenŭ 1-foje tage dum la difinita tempo (por Decembro 2016 tio
estas ekde la 21a ĝis la 31a) ajnan artikolon, diskuton, ŝablonon,
kategorion aŭ alian paĝon (krom la paĝo de uzanto aŭ ties diskuto).

Post la Karavano estos elektita "Vojaĝanto de la monato", kiu kontribuis al
sukcesa kaj amuza Karavano plej (laŭ certa maniero).

Kaj kion vi povas redakti?
Vikivojaĝo temas pri vojĝado, do precipe pri kontinentoj, landoj, regionoj,
urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri frazlibroj (bazaj helpiloj pri konkreta
lingvo) kaj temoj ĝenerale helpaj al vojaĝado. La mondo estas granda, do vi
havas multajn eblecojn! Speciale, por helpi al esperantistoj sekure kaj
senprobleme atingi Esperantajn renkontiĝojn estas indaj paĝoj rilataj al
okazaĵoj <https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Okazoj>.

Memoru pri viaj vojaĝemaj amikoj, ili certe aprezos Esperantan
vojaĝgvidilon ;-)

Amike kaj kunvojaĝeme!
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20161221/d9fd056f/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list