[ELiSo] Kunlaboro SK-CZ-PL
Michal Matúšov
kubof at i-espero.info
Sat Dec 3 13:06:37 UTC 2016
Saluton.
Mi nur koncize informas pri la rezultoj:
* Temajn semajnojn havas (en koncernaj lingvoj) nur la pola Vikipedio, kiu
jam planis temojn por la sekva duonjaro (organizas ilin la komunumo; VMPL
nur provizas premiojn). Estas subteno por havi Esperantan semajnon, bazan
premion provizus VMPL, eble aldonan iu Pollanda E-organizo. Antaŭ la
koncerna semajno povus okazi ĉeesta trejnado kun redakta maratono (ekz. dum
Arkones).
* Neniu krom mi vere subtenis kreadon / plibonigadon de maŝinaj tradukiloj.
Nura escepto estas poloj pri la partio pl-cs, ĉar tiu parto jam estas
duonpreta per Apertium.
Amike
KuboF
Dňa 25.11.2016 3:23 AM používateľ "Michal Matúšov" <kubof at i-espero.info>
napísal:
> Saluton.
>
> Iom malfrue (pro malsano), sed tamen mi informas, ke hodiaŭ mi iros al
> semajnfina renkontiĝo de Vikimedio Slovakio, Vikimedio Ĉeĥio kaj Vikimedio
> Pollando, kie ni diskutos kaj planos pli intensan kunlaboradon inter niaj
> asocioj. Mi cerbumas kiel enplekti Esperanton en la estontan kunlaboradon.
> Dume mi pripensis:
>
> - temaj semajnoj (esperantistoj verkas en la Esperantan Vikipedion pri
> Pollando, pollingvanoj verkas en la Pollingvan Vikipedion pri Esperantio
> ktp);
> - partoprenado en la Zamenhofa jaro (ene de TEJO mi zorgas pri bona
> multlingva prezento de Zamenhof en Vikipedioj) - tio povus interesi precipe
> polojn;
> - instigo al kunlaborado kun landaj Esperantaj organizoj por
> ciferecigado de libroj por Vikifontaro (por tio estus fakte utila multe pli
> grandskala organizado, ĉar pluraj homoj skanas, iuj transskribas librojn
> kaj apenaŭ iu havas aliron al la rezultoj - mi timas, ke sen tia
> kunordigado oni denove faradus duoblan laboron; sed ĉiuokaze mi povas
> instigi la vikimedianojn por serĉi aliancanojn tiutemajn);
> - (iom pli peza) kunlaborado pri kreado de maŝinaj tradukiloj inter la
> (ĉefaj) lokaj lingvoj kaj Esperanto.
>
> Kiel vi vidas, nur la unuaj 2 ebloj estas sufiĉe realigeblaj, do mi ŝatus
> koni viajn proponojn kaj rimarkojn!
>
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20161203/5ad55405/attachment-0001.html>
More information about the ELiSo
mailing list