[ELiSo] Liberigo de UEA-dokumentoj

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Sat Sep 26 13:22:48 UTC 2015


Saluton.


2015-09-26 10:47 GMT+02:00 Mathieu Stumpf <psychoslave na culture-libre.org>:

> Saluton Michal,
>
> Le 19/09/2015 13:05, Michal Matúšov a écrit :
>
> Saluton.
>
> En Esperanta Vikipedio aperis pluraj skanaĵoj de UEA-Jarlibroj, kiuj ŝajne
> estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj devus esti forigitaj. Por savi ilin
> mi demandis UEA pri liberigo.
>
> Tamen, la situacio povas esti malsimpla pro diversaj aferoj. Ĉu iu povus
> kontroli enhavon de iuj jarlibroj, prefere ankaŭ tre malnovaj, kiom estas
> rekte de UEA, kiom venas de aliaj aŭtoroj kaj ĝenerale kiom facilus
> liberigi tutan libron? Ekz., ŝajne necesos "cenzuri" reklamojn al eldonitaj
> libroj, se ili enhavas bildon de kovrilpaĝo.
>
> Ĉu vi povus doni rilatajn ligojn?
>

Forigado estas diskutata ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Forigendaj_dosieroj .

Ĝenerale, situacio pri kopirajto estas malsimpla, ĉar ĝi tre varias en
diversaj landoj kaj tempo. Povas okazi, ke UEA povas liberigi tutan propran
tekston, kiu estas en iu jarlibro, sed ne povas liberigi kovrilon de libro
kiu estas tie reklamata. En tia okazo ni povus alŝuti skanaĵon de la
jarlibro, sed ni devus forigi parton, kiu montras kovrilon de plue
mallibera libro. Ankaŭ povus okazi, ke dokumento enhavas tekston parte de
UEA kaj parte de alia persono, kiu ne volas / povas liberigi ĝin... ankaŭ
malbona situacio.


> Bonus doni al UEA-estraro klarajn indikojn kaj helpon. Ankaŭ, kiuj aliaj
> dokumentoj de UEA, laŭ vi, meritas liberigon?
>
> Iun ajn edukan dokumenton bonvenas vikimedio, ĉu ne?
>

Jes, sed ĉu vi havas konkretan proponon? Jam estis diskutataj gazetaraj
komunikoj.


>
> (Pri "bonus", ĉu la uzada formo ne estas "bonigi"?)
>
> Dankon por viajn kontribuojn.
>
> Sabate,
> mathieu
>
>
> Amike
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSoELiSo na lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>


-- 
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150926/f4acfa0e/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list