[ELiSo] [URĜE] Helpo por Vikipedia konkurso

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Sat Sep 26 13:03:24 UTC 2015


Saluton.

Mi ŝatus reveni al iom malnova ideo pri relanĉo de konkurso en Vikipedio.
Lastfoje ĝin organizis E na I antaŭ 5 jaroj (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso ), ĉi-somere aperis fadeno
en lernu.net-forumo, kiu proponis ĝuste konkurson kaj ŝajnas, ke
diskutantoj ŝatis la ideon kaj volas partopreni. Do jam temp' está.

Mia ideo estas fari tradukan konkurson per nova traduka helpilo
EnhavTradukado. Kialo: La konkurso ne nur mallongtempe donu novajn
artikolojn, sed ankaŭ invitu kaj instigu (parte novajn) partoprenantojn por
plia tradukado per la helpilo. Kial traduki ĝuste per ĝi? Ĝi estas fasonita
speciale por Vikipedio, tre bone kongruas kaj, precipe, provizas helpon per
maŝina tradukado (estontece ankaŭ vortaroj kaj simile). Montriĝis, ke
reviziado de maŝine antaŭtradukita teksto estas signife pli rapida ol
permana tradukado kaj, des pli, ol dekomenca verkado (
http://langtech.autodesk.com/productivity.html ). Se ni do sukcesus
entuziasmigi homojn pri uzado de la helpilo kaj _vere revizii_ la tekstojn,
viki-projektoj povus kreski multe pli rapide.

Kio farendas?

Komuna dokumento (redaktebla (kaj redaktenda) de ĉiuj):
https://etherpad.wikimedia.org/p/eliso-tradukakonkurso
Tien mi metis plurajn malfermitajn demandojn, bonvolu aldoni viajn opiniojn.

Mi kontaktis WMF kaj ili diris, ke ni povas monpeti, sed tempo jam urĝas.
Por taŭga monpeta proceso indas malfermi monpeton ĝis sekva lundo (28a de
Septembro).  Mi jam faris malplenan skeleton, pri kiun ni povas labori
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/UG_ELiso/Content_Translation_Campaign_2015
. Monpeto estus por premioj (kaj sendokostoj) por venkontoj, ni ankaŭ povas
ricevi donacitajn varojn rekte de VMF. Se vi tamen imagas alian utilan uzon
de mono por tiu projekto, proponu ĝin!

Mi povas tre bone priskribi celojn kaj proceson de la kampanjo kaj
konkurso, sed bezonas helpon pri starigo de buĝeto (ekz. sendokostoj tra
tuta mondo...).

Mi petis Lingvan Inĝenieran Teamon de VMF pri helpo pri analizo de sukceso.
Certe ankaŭ por ili gravos scii kiom efikas tia kampanjo.
Indas diskuti ankoraŭ precizajn celojn, regulojn, ĵurion kaj sekvajn paŝojn.

Kun via helpo, ni havos tre bonan agadon (ne nur) por Esperanta Vikipedio.
Mi kalkulas pri vi ;-)

Amike
KuboF
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150926/93c3fed3/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list