[ELiSo] Kunlaboro kun Viena Esperantomuzeo

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Fri Nov 20 13:30:11 UTC 2015


Saluton.

Mi kaj Psychoslave jam venis al la Vikifontara konferenco en Vieno.

Hieraŭ mi vizitis la Esperantomuzeon kaj priparolis eblan kunlaboron.
Rezulto:
- nuntempe ili ne interesiĝas pri uzado de QRpedio, se ili volus iam
estonte, ili havas bonajn komputikistojn por fari tion mem; tamen, en la
muzeo estas kaj materialoj kaj lokoj por uzado
- la muzeo partoprenas skanadon de Esperantaĵoj, kiuj estas sekve
disponigataj per interreto kaj ni povas ilin alŝutadi al Komunejo, problemo
estas, ke ili estas dividitaj po paĝo, kio plimalfaciligas la laboron (eĉ
interne ili ne havas pli uzeblan formon); sr-o Bernhard demandos ĉu eblos
disponigado de tuta libro en unu dosiero aŭ ĉu almenaŭ ekzistas API por
facila elŝutado. Mi inforormiĝos ankaŭ ĉe Vikimedio Aŭstrio, eble ili jam
laboris pri tio.
- okazas ankaŭ tekstrigado de skanaĵoj (OSR - optika signo-rekono), sed nun
ne por Esperantlingvaj verkoj; eble estontece

Hodiaŭ komenciĝis la vera konferenco; ni informos poste.

Amike
KuboF
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20151120/2572dcb9/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list