Saluton.

Mi kaj Psychoslave jam venis al la Vikifontara konferenco en Vieno.

Hieraŭ mi vizitis la Esperantomuzeon kaj priparolis eblan kunlaboron. Rezulto:

- nuntempe ili ne interesiĝas pri uzado de QRpedio, se ili volus iam estonte, ili havas bonajn komputikistojn por fari tion mem; tamen, en la muzeo estas kaj materialoj kaj lokoj por uzado

- la muzeo partoprenas skanadon de Esperantaĵoj, kiuj estas sekve disponigataj per interreto kaj ni povas ilin alŝutadi al Komunejo, problemo estas, ke ili estas dividitaj po paĝo, kio plimalfaciligas la laboron (eĉ interne ili ne havas pli uzeblan formon); sr-o Bernhard demandos ĉu eblos disponigado de tuta libro en unu dosiero aŭ ĉu almenaŭ ekzistas API por facila elŝutado. Mi inforormiĝos ankaŭ ĉe Vikimedio Aŭstrio, eble ili jam laboris pri tio.

- okazas ankaŭ tekstrigado de skanaĵoj (OSR - optika signo-rekono), sed nun ne por Esperantlingvaj verkoj; eble estontece

Hodiaŭ komenciĝis la vera konferenco; ni informos poste.

Amike

KuboF