[ELiSo] Vikifontara konferenco en Vieno

Chuck Smith chuck at chucksmith.de
Wed Nov 18 13:29:47 UTC 2015


Saluton KuboF kaj Mathieu,

Mi volas diri dankon pro via grandega laboro por Esperanto kaj Vikimedio!
Mi estas tre imponita pri via ampleksa agado!

Amike,
Chuck

2015-11-17 21:36 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:

> Saluton.
>
> La konferencon fine partoprenos mi (ankaŭ nome de Vikimedio Slovakio) kaj
> Mathieu Stumpf (nome de Vikimedio Francio).
>
> Celoj de mia partopreno estas:
>
>    - komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por
>    malgrandaj lingvoj
>    - kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj
>    projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
>    - ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon (tiel, ke
>    unu laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu
>    prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter
>    homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis
>    ekde tiam...)
>
> Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan
> kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por
> niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed
> ili nuntempe ne planas tion fari.
>
> Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj.
>
> Amike
>
> 2015-08-18 21:22 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>
>> Saluton.
>>
>> Novembre en Vieno, Aŭstrio okazos internacia konferenco pri Vikifontaro,
>> vidu ĉe
>>
>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikisource_Community_User_Group/Wikisource_Conference_2015
>>
>> Mi planas partopreni, ĉar jam longtempe estas provoj pri konservado de
>> Esperantlingva literatura heredaĵo kaj mi ankaŭ interesiĝas pri rilatoj
>> inter Vikifontaro kaj bretaro.net.
>>
>> Kun kiu el vi mi tie renkontiĝos?
>>
>> --
>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>>
>>
>
>
> --
> KuboF Hromoslav
> Esperanto kaj Libera Scio
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20151118/41b4160d/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list