[ELiSo] Vikifontara konferenco en Vieno
Michal Matúšov
kubof at i-espero.info
Tue Nov 17 20:36:14 UTC 2015
Saluton.
La konferencon fine partoprenos mi (ankaŭ nome de Vikimedio Slovakio) kaj
Mathieu Stumpf (nome de Vikimedio Francio).
Celoj de mia partopreno estas:
- komuniki al internacia komunumo signifon de Vikifontaro por malgrandaj
lingvoj
- kompreni kunvivadon kaj kunlaboradon inter Vikifontaro kaj similaj
projektoj (Projekto Gutenbergo, Bretaro ks.)
- ricevi konsilojn kiel kunordigadi Vikifontaran laboradon (tiel, ke unu
laboron ne faru du homoj, kiuj ne scias unu pri la alia; ke estu
prioritatigataj raraj verkoj aŭ longtempa disdividado de laboro inter
homoj; tio estis unu el rezultoj de pasintjara KAEST, sed ne multo ŝanĝiĝis
ekde tiam...)
Krome mi vizitos la Esperanto-muzeon en Vieno por priparoli eblan
kunlaboron. La muzeo skanas siajn dokumentojn do ni povus ilin utiligi por
niaj viki-projektoj. Krome, mi proponis uzadon de "QRpedia" por ili, sed
ili nuntempe ne planas tion fari.
Viaj komentoj kaj proponoj estas bonvenaj.
Amike
2015-08-18 21:22 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof na i-espero.info>:
> Saluton.
>
> Novembre en Vieno, Aŭstrio okazos internacia konferenco pri Vikifontaro,
> vidu ĉe
>
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikisource_Community_User_Group/Wikisource_Conference_2015
>
> Mi planas partopreni, ĉar jam longtempe estas provoj pri konservado de
> Esperantlingva literatura heredaĵo kaj mi ankaŭ interesiĝas pri rilatoj
> inter Vikifontaro kaj bretaro.net.
>
> Kun kiu el vi mi tie renkontiĝos?
>
> --
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>
>
--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20151117/43c6c0f4/attachment.html>
More information about the ELiSo
mailing list