[ELiSo] Preparado por Vikikonferenco en Berlino

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Sat May 9 19:54:09 UTC 2015


En facebooka grupo ( https://www.facebook.com/groups/vikipedio/ ) estis
proponitaj deziroj "organizi la konkurson Vikio amas ZEOjn" kaj "havi
renkontiĝon de Esperantistaj Vikimedianoj".
Laŭ mi, bonaj proponoj. Kvankam la unua (por mi) sonas, kvazaŭ estus
bezonata feino por organizi konkurson :) Memstara tutmonda renkontiĝo de
Esperantistaj vikimedianoj ja estus sufiĉe malsimpla por organizi kaj pagi
kaj tie ni vere bezonus miraklon :-) Mi subtenas mencion de tia renkontiĝo.
Amike


2015-05-09 20:02 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof na i-espero.info>:

> Saluton.
>
> (mi petas rapidan reagon por la "organiza profilo", mi devas ĝin forsendi
> baldaŭ)
>
> Mi daŭrigas prepariĝadon por la Vikimedia Konferenco, kiun mi partoprenos
> jam ĉi-ĵaŭde.
>
> Mi repetas vin pri viaj opinioj rilate al programo kaj niaj celoj. Do,
> alivorte, kial mi partoprenu la konferencon, kion ni volas atingi?
>
> Ankaŭ tre konkreta kaj urĝa afero estas profilo de nia organizo.
> Mi bezonas listigi:
> * 3 profitaĵoj por ELiSo pro partopreno en la konferenco
> * 3 mejloŝtonojn (gravaj atingoj) de ELiSo dum la lasta jaro
> * la plej grandan defion
> * pri kio ili parolu kun mi
> * kaj precipe, nian deziron ("se venus feino kaj povus plunumi unu vian
> deziron, kion vi dezirus?")
>
> Miaj proponoj:
> Profito:
> * evoluo de la organizo
> * interkonektado
> * informado de la internacia komunumo pri nia specifa situacio (mi aprezus
> alivortumon)
>
> Mejloŝtonoj:
> * agnosko de VMF por sendifina tempo
> * ekkunlaboro kun UEA kaj TEJO
> * QR-pedio en la Esperanto-muzeo en Svitavy
>
> Defio:
> * aktivigo de membroj kaj trovo de novaj aktivuloj
>
> Pri kio oni parolu kun mi:
> * esperanto
> * lingvoj (malgrandaj, teĥnologioj, politiko)
> * laborado en diasporo
>
> Deziro:
> (mi antaŭĝojas viajn proponojn, ĉar lastjare estis miaj proponoj
> kritikataj)
>
> Amike
>
>
> 2015-04-28 18:19 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof na i-espero.info>:
>
>> Saluton.
>>
>> Prepariĝante por la Vikikonferenco 2015 en Berlino mi ŝatus koni viajn
>> opiniojn kaj rekomendojn pri mia partopreno en la konferenco. Temas precipe
>> pri starigo de niaj celoj por la konferenco (kial entute mi iras tien kaj
>> kion mi faru) kaj elekto de plej taŭga programo (tiel, ke ĝi helpu al nia
>> evoluo).
>>
>> Lastjare aperis problemoj pri miaj proponoj pri prezento de niaj celoj
>> kaj aktivado. Bonvolu vidi
>> https://meta.wikimedia.org/wiki/File:Organization_Profile_Template_WMCON15.jpg
>> kaj proponi taŭgajn respondojn por nia organiza profilo.
>>
>> Mi petas vin legi la programon
>> https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015/Programme
>> Mi certe partoprenos antaŭkonferencon, sesiojn por ĉiuj partoprenantoj.
>> Mi provos partopreni sesiojn taŭgajn specife por malgrandaj kaj junaj
>> organizoj. Ĉar mi aktivas ankaŭ en Vikimedio Slovakio, mi flanke
>> partoprenos ankaŭ rilatajn programerojn (regiona kunlaborado), sed mi
>> klopodos labori precipe por ELiSo.
>>
>> Por sekvi preparadon mi kreis kunlaborejon (tabulon) en Trello:
>> https://trello.com/b/bfMIAusw/vikikonferenco-2015
>> La tabulo estas publike videbla sed redakti ĝin povas nur aldonitaj
>> membroj. Mi petas interesiĝantoj registriĝi en Trello kaj persone min
>> kontakti (mi vin aldonos). Mi elektis Trellon por nun ĉar ĝi estas sufiĉe
>> facile uzebla; se vi havas pli bonan proponon por estonteco, diru!
>>
>> Kunlaboreme!
>>
>> --
>> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>>
>>
>
>
> --
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
>
>


-- 
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150509/defe2a60/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list