[ELiSo] Rekono de ELiSo fare de UEA

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Thu Jul 23 13:45:53 UTC 2015


Saluton.

Jen precizaj informoj pri la forumo de ISAE. Mi ĵus survojas al ĝi do mi
esperas, ke mi tie renkontos plurajn aktivulojn.

Forumo de ISAE, vendrede la 24-an de julio, inter la 10-a matene kaj la
18-a vespere

loko: La Fondation de Lille

Adreso : 99 Rue Saint Sauveur, 59800 Lille

Kiel atingi ĝin:

https://www.google.com/search?q=fondation+de+lille+adresse&ie=utf-8&oe=utf-8

Atentu pri la mapo: « M Lille Grand Palais » estas la metrostacio, kiu ne
estas ĉe Lille Grand Palais. LGP estas tute proksime, sed en alia direkto
ol la metrostacio.

Amike
KuboF
Dňa 14.7.2015 17:36 používateľ "José Antonio Vergara" <
joseantonio.vergara na gmail.com> napísal:

> *Estimata Michal,*
>
> *estus bele se kelkaj EliSo-aktivuloj povus partopreni en la jena aranĝo,
> ĉar vikipedio kaj malferma aliro (open access) iĝos pli kaj pli gravaj en
> la diskonigo de sciencaj scioj: Bonvolu helpi diskonigi ĝin: *
>
> En Lille, tuj antaŭ la UK, okazos Forumo organizita de ISAE (Internacia
> Scienca Asocio Esperanta) por diskuti pri la demando ĉu ankoraŭ
> indas/valoras la penon okupiĝi pri la rilato inter la strebado por
> esperanto kaj la nuntempa sistemo de esplorado kaj komunikado de la
> sciencoj.
>
> En malferma etoso, surbaze de kelkaj prelegoj kaj neformalaj intervenoj,
> la ĉeestantoj povos komune aliri la temaron kiel, sur kiuj kampoj, laŭ kiuj
> direktoj kaj per kiuj rimedoj daŭrigi en la nuna epoko la longan tradicion
> serĉi aŭ konstrui pontojn inter esperanto kaj la sciencoj.
>
> Ekz. kvankam la angla pli kaj pli iĝis la internacie reganta lingvo en la
> komunikado inter profesiaj sciencistoj, la apudaj kampoj de publika
> komunikado de/pri la scienco, unuflanke, kaj la priscienca edukado al
> infanoj, junuloj kaj plenkreskintoj, aliflanke, restas daŭre alirendaj de
> ĉiuj kiuj interesiĝas pri lingva diverseco kaj lingva justeco.
>
> La partopreno en la Forumo estos senkosta. La sola postulo estas sincera
> interesiĝo pri aŭ eĉ pasio por la neceso preni en konsideron la multlingvan
> realon de la mondo en la klopodoj krei civitanojn kiuj estu kleraj, mense
> liberaj kaj priscience edukitaj, kapablaj aktive engaĝiĝi en la debatoj pri
> la kontribuo de la sciencaj atingoj al la komuna bono de la homaro.
>
> loko:
>
> La Fondation de Lille
>
> 99 Rue Saint Sauveur, 59800 Lille
>
>
> Kiel atingi ĝin:
>
>
> https://www.google.com/search?q=fondation+de+lille+adresse&ie=utf-8&oe=utf-8
>
>
>
> Atentu pri la mapo: « M Lille Grand Palais » estas la metrostacio, kiu ne
> estas ĉe Lille Grand Palais. LGP estas tute proksime, sed en alia direkto
> ol la metrostacio.
>
>
>
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150723/eb3e0f4d/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list