[ELiSo] Rekono de ELiSo fare de UEA

José Antonio Vergara joseantonio.vergara at gmail.com
Tue Jul 14 15:36:49 UTC 2015


*Estimata Michal,*

*estus bele se kelkaj EliSo-aktivuloj povus partopreni en la jena aranĝo,
ĉar vikipedio kaj malferma aliro (open access) iĝos pli kaj pli gravaj en
la diskonigo de sciencaj scioj: Bonvolu helpi diskonigi ĝin: *

En Lille, tuj antaŭ la UK, okazos Forumo organizita de ISAE (Internacia
Scienca Asocio Esperanta) por diskuti pri la demando ĉu ankoraŭ
indas/valoras la penon okupiĝi pri la rilato inter la strebado por
esperanto kaj la nuntempa sistemo de esplorado kaj komunikado de la
sciencoj.

En malferma etoso, surbaze de kelkaj prelegoj kaj neformalaj intervenoj, la
ĉeestantoj povos komune aliri la temaron kiel, sur kiuj kampoj, laŭ kiuj
direktoj kaj per kiuj rimedoj daŭrigi en la nuna epoko la longan tradicion
serĉi aŭ konstrui pontojn inter esperanto kaj la sciencoj.

Ekz. kvankam la angla pli kaj pli iĝis la internacie reganta lingvo en la
komunikado inter profesiaj sciencistoj, la apudaj kampoj de publika
komunikado de/pri la scienco, unuflanke, kaj la priscienca edukado al
infanoj, junuloj kaj plenkreskintoj, aliflanke, restas daŭre alirendaj de
ĉiuj kiuj interesiĝas pri lingva diverseco kaj lingva justeco.

La partopreno en la Forumo estos senkosta. La sola postulo estas sincera
interesiĝo pri aŭ eĉ pasio por la neceso preni en konsideron la multlingvan
realon de la mondo en la klopodoj krei civitanojn kiuj estu kleraj, mense
liberaj kaj priscience edukitaj, kapablaj aktive engaĝiĝi en la debatoj pri
la kontribuo de la sciencaj atingoj al la komuna bono de la homaro.

loko:

La Fondation de Lille

99 Rue Saint Sauveur, 59800 Lille


Kiel atingi ĝin:

https://www.google.com/search?q=fondation+de+lille+adresse&ie=utf-8&oe=utf-8



Atentu pri la mapo: « M Lille Grand Palais » estas la metrostacio, kiu ne
estas ĉe Lille Grand Palais. LGP estas tute proksime, sed en alia direkto
ol la metrostacio.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150714/bc0d2cd9/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list