[ELiSo] Helpu pri monpeto

Peter Baláž peter.balaz at ikso.net
Thu Sep 4 06:18:24 UTC 2014


Saluton Kubof,
mi nun en la Ekon. forumo en Krynica, reklamas EOn :)
Dimanĉe (aŭ lunde) ni ja renkontiĝu kaj priparolu detalojn - mi havos
kelkajn ideojn, sed nun tempo mankas (devas kuri al nia E-stando)

P.


2014-09-03 22:48 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:

> Sal
>
> Mi ĵus laboras pri monpeto por nia agado. Dume mi de nia grupo ne ricevis
> multajn komentojn, kio estas iom senkuraĝiga. Tamen de WMF mi ricevis
> konfirmon, ke ni povus peti ĉ. 5,000 - 10,000 EUR.
>
> Mi precipe menciis vojaĝojn al Esperantaj aranĝoj por fari prelegon /
> trejnadon. Kaj se vojaĝo kostas nur 100 EUR oni povas agnoski, ke "ian
> potencialan" influon la prelego havis. - gravas pripensi kiom multajn
> vojaĝojn ni volas fari, dume en reportoj estas precipe mia nomo...
>
> Bonus scii kiom da informiloj ni volas. Laŭ mi bonus almenaŭ pri
> Vikipedio, Komunejo kaj ĝenerala kun superrigardo (enkalkulante nian
> laborgruon). Kiom da pecoj? Por kiuj kontinentoj?
>
> Ni povus fari ankaŭ novan verkokonkurson ĉe Vikipedio. Kiom ĝi kostis
> lastfoje?
>
> Kiel evoluiĝas afero pri "Vikio amas ZEOjn"? Kiaj estas pripensindaj
> elspezoj?
>
> Ĉu iu havas spertojn pri QRpedio? Laŭ informoj de aliaj landaj asocioj ĝi
> kostas 20 EUR po unu tabuleto (laŭ mi tro tro). Sed eble por komenco ni
> povus fari normalan de papero en muzeoj.
>
> Mi bonvenigas, invitas kaj petas komenti kaj kunhelpi verki la monpeton.
> Nun ĝi disponeblas en mia Google Disko, poste mi ĝin publikigos.
>
>
> https://docs.google.com/document/d/1GSI21G-_J19XcskbdRviRa6bxDU2cn4jTawHicEG9mw/edit?usp=sharing
>
> Por tiuj, kiuj neniam faris monpeton ĉe WMF:
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG
>
> Amike
>
> --
> Michal Matúšov
> SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
> Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
> Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
> Esperanto kaj Libera Scio
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140904/c6103730/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list