[ELiSo] Helpu pri monpeto

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Wed Sep 3 20:48:32 UTC 2014


Sal

Mi ĵus laboras pri monpeto por nia agado. Dume mi de nia grupo ne ricevis
multajn komentojn, kio estas iom senkuraĝiga. Tamen de WMF mi ricevis
konfirmon, ke ni povus peti ĉ. 5,000 - 10,000 EUR.

Mi precipe menciis vojaĝojn al Esperantaj aranĝoj por fari prelegon /
trejnadon. Kaj se vojaĝo kostas nur 100 EUR oni povas agnoski, ke "ian
potencialan" influon la prelego havis. - gravas pripensi kiom multajn
vojaĝojn ni volas fari, dume en reportoj estas precipe mia nomo...

Bonus scii kiom da informiloj ni volas. Laŭ mi bonus almenaŭ pri Vikipedio,
Komunejo kaj ĝenerala kun superrigardo (enkalkulante nian laborgruon). Kiom
da pecoj? Por kiuj kontinentoj?

Ni povus fari ankaŭ novan verkokonkurson ĉe Vikipedio. Kiom ĝi kostis
lastfoje?

Kiel evoluiĝas afero pri "Vikio amas ZEOjn"? Kiaj estas pripensindaj
elspezoj?

Ĉu iu havas spertojn pri QRpedio? Laŭ informoj de aliaj landaj asocioj ĝi
kostas 20 EUR po unu tabuleto (laŭ mi tro tro). Sed eble por komenco ni
povus fari normalan de papero en muzeoj.

Mi bonvenigas, invitas kaj petas komenti kaj kunhelpi verki la monpeton.
Nun ĝi disponeblas en mia Google Disko, poste mi ĝin publikigos.

https://docs.google.com/document/d/1GSI21G-_J19XcskbdRviRa6bxDU2cn4jTawHicEG9mw/edit?usp=sharing

Por tiuj, kiuj neniam faris monpeton ĉe WMF:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG

Amike

-- 
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140903/9152748d/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list