[ELiSo] Rekomendo al UEA pri libera kulturo

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Wed Nov 19 22:16:53 UTC 2014


Sal.

Lastsemajnfine kelkaj ELiSanoj partoprenis / gvidis Seminarion pri Aktivula
Maturigo de UEA dum KAEST. Stefan McGill, la ĉefgvidanto, nin petis pri
rekomendoj al UEA kaj unu el rekomendoj, kiujn mi donis, temis pri subteno
de libera kulturo flanke de UEA. Baldaŭ ĝi estos dissendita, sed se vi
volas ĝin alivortumi aŭ esence ŝanĝi, bv. tuj mesaĝu al Stefan.

en "Rekomendo 4: al UEA" estu io simila al:
UEA donu ekzemplon al Esperanta komunumo kaj simpligu reuzadon de siaj
difinitaj dokumentoj (precipe Gazetaraj komunikoj kaj malnovaj dokumentoj
ekz. Jarlibroj) per liberigo de tiuj dokumentoj laŭ permesilo de Krea
Komunaĵo (CC BY-SA aŭ CC BY) kaj instigu Esperantistojn fari same pri
certaj siaj dokumentoj.

Komento:Nuntempe estas dokumentoj aŭtorataj de UEA eldonataj kun eksplice
ĉiuj rajtoj rezervitaj aŭ sen eksplica kopirajta informo (kaj sekve same
validas "ĉiuj rajtoj rezervitaj") kaj tiu kopirajta protektado validos por
sekvaj ĉ. 70 jaroj. Tia situacio malhelpas al vasta Esperanta komunumo
reuzadon de la materialoj. En okazoj, kiam estas dezirinda vasta reuzo estu
tiu rajto eksplice notata. En okazoj, kiam kopirajta protekto sencas nur
ĝis difinita tempo, estu noto pri liberigo ekde difinita dato.

Ni vidos, kiom UEA aprezos mian rekomendon.
Amike

-- 
Michal Matúšov
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20141119/e72688a0/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list