Sal.

Lastsemajnfine kelkaj ELiSanoj partoprenis / gvidis Seminarion pri Aktivula Maturigo de UEA dum KAEST. Stefan McGill, la ĉefgvidanto, nin petis pri rekomendoj al UEA kaj unu el rekomendoj, kiujn mi donis, temis pri subteno de libera kulturo flanke de UEA. Baldaŭ ĝi estos dissendita, sed se vi volas ĝin alivortumi aŭ esence ŝanĝi, bv. tuj mesaĝu al Stefan.

en "Rekomendo 4: al UEA" estu io simila al:

UEA donu
ekzemplon al Esperanta komunumo kaj simpligu reuzadon de siaj difinitaj
dokumentoj (precipe Gazetaraj komunikoj kaj malnovaj dokumentoj ekz.
Jarlibroj) per liberigo de tiuj dokumentoj laŭ permesilo de Krea
Komunaĵo (CC BY-SA aŭ CC BY) kaj instigu Esperantistojn fari same pri
certaj siaj dokumentoj.

Komento:Nuntempe estas
dokumentoj aŭtorataj de UEA eldonataj kun eksplice ĉiuj rajtoj
rezervitaj aŭ sen eksplica kopirajta informo (kaj sekve same validas
"ĉiuj rajtoj rezervitaj") kaj tiu kopirajta protektado validos por
sekvaj ĉ. 70 jaroj. Tia situacio malhelpas al vasta Esperanta komunumo
reuzadon de la materialoj. En okazoj, kiam estas dezirinda vasta reuzo
estu tiu rajto eksplice notata. En okazoj, kiam kopirajta protekto
sencas nur ĝis difinita tempo, estu noto pri liberigo ekde difinita
dato.

Ni vidos, kiom UEA aprezos mian rekomendon.

Amike

Michal Matúšov