[ELiSo] UK - seminario pri Vikipedio

KuboF Hromoslav kubof at i-espero.info
Mon May 12 08:47:52 UTC 2014


Mi subtenas!

Kvankam nun ni povas nian agadon noti ĉe MetaVikio kaj prezentaĵojn stoki
en Komunejo, io speciale por ni bonus.

Ni povas starigi nian retejon ekster MetaVikio. Ĝi povus havi du partojn -
la publikan kun prezento de nia agado ktp kaj la privatan por interna
komunikado. Mi povas prizorgi gastadon favorpreze, eble eĉ senpage (WMSK
tian havas). Kiam projektoj de nia grupo iom pligrandiĝos ni povos ankaŭ
instali task-mastrumilon kaj mastrumilon por financoslipoj (por havi bonan
superrigardon pri monpetoj). Haltigu min, se mi estas tro nube aŭ
alimaniere pli facilus / utilus ;)

Kiun adreson havu nia retejo (kaj la paĝo ĉe facebook kaj eventuale ĉe
Twitter)? Mi pensas pri LiberaScio punkto org (libera nomo por retregiono
kaj la sociaj retoj), eble eLiberaScio sed tiun duan mi ne tiom ŝatas. Por
retejo mi malpreferas uzi nian mallongigon ELiSo.

Amike



2014-05-12 1:32 GMT+02:00 Castelo Branco <michelcastelobranco at gmail.com>:

> Bona ideo, KuboF. Ankaŭ mi pensas ke Vikivojaĝo estus tre utila ilo por
> niaj internaciaj e-aranĝoj. Malfeliĉe, mi ne partoprenos de UK
> 2014. Tamen, mi pensas ke ni devas organizi ĝis nun nian partoprenadon en
> tiaj estontaj eventoj, per baza dokumentado de niaj projektoj (kio estas,
> kial uzi, kiel kontribui, k.t.p). ŝajnas ke vi kaj Blahma jam bone faras
> tion, sed mi pensas ke mankas lokon por kolekti kaj publikigi tiun
> historion - rilatojn, prezentojn, videojn, demandojn, avertojn ("kion oni
> ne devas uzi", ekzemple), - tiel kiel faras la vikioj de ĉapitroj kaj "Outreach"-vikio
> (outreach.wikimedia.org).
>
> Kion vi pensas?
>
> CasteloBranco
>
>
>
> 2014-05-11 7:53 GMT-03:00 KuboF Hromoslav <kubof at i-espero.info>:
>
>>  Sal.
>>
>> Mi resendas la mesaĝon, kiun José Antonio Vergara publikigis al nia paĝo
>> ĉe Facebook:
>> "Saluton. ĉu iu el la anoj de tiu ĉi laborgrupo venos al la Bonaera UK?
>> Mi volas proponi, nome de la estraro de UEA, la kunorganizon de seminario
>> por aktivuloj de la fakaj asocioj pri Vikipedio"
>>
>> Mi persone ne venos ĉi jare (mi esperas pri veno al sekvaj du UKoj).
>> Krome mi pensas, ke dum tiaj seminarion ni povas promocii ankaŭ
>> Vikivojaĝojn - projekton por turismaj gvidiloj. Ja organizantoj de
>> E-renkontiĝoj ofte priskribas detale lokon de renkontiĝo kaj poste la
>> informoj perdiĝas...
>>
>> Amike
>>
>> --
>> KuboF Hromoslav
>> SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
>> Slovenská esperantská federácia
>> Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
>>
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>


-- 
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140512/9fc2e012/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list