[ELiSo] Rekono de UEA

Paweł Fischer-Kotowski fiskot at gmail.com
Sat Dec 13 15:10:18 UTC 2014


Saluton,
la nomo "faka asocio" estas neniel rezervita nur por tiuj, kiuj kunlaboras
kun UEA. Lau la nomenklaturo de UEA estas du specoj de "rekono": alighinta
faka asocio (tiun vi nomis "faka asocio" en via mesagho) kaj kunlaboranta
faka asocio (tiu kun kontrakto, ghiaj datumoj aperas en la Jarlibro, ghi
partoprenas en la Movada Foiro, povas lupreni salonon en UK ktp.).
Plejparto de fakaj asocioj ghuas tiun duan statuson (6 FA alighis al UEA,
32 FA havas kontrakton pri kunlaboro kun UEA).
Se vi volas verki statuton/regularon de ELiSo, vi povas uzi la dokumenton,
kiun mi pretigis antau kelka tempo por TEJO kiel shablonon de regularo de
faka sekcio de TEJO. Eble vi trovos iun inspiron - sentu vin bonvena fari
modifojn, shanghojn, aldonojn kaj forigojn (ghi ja estis planita por FS de
TEJO, kaj ne por ghenerala FA).
https://docs.google.com/document/d/1yHkPihP4joNV8V23Xsz_LbGKMDU7dajBSeOrVGvPRNA/edit
Amike
Pawel Fischer-Kotowski
(Fiskot)

2014-12-07 16:21 GMT+00:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>
> Sal.
>
> Mi scivolis, kiel ni povas komenci kunlaboron kun UEA, almenaŭ, ke ni
> aperu en Jarlibro. Laŭ rekomendo de Stefan McGill mi komunikis kun Jose
> Antonio Vergara pri tio.
>
> Baze estas du ebloj: Faka asocio (pagenda, kun voĉdonrajta reprezentanto)
> kaj "kun kontrakto" (senpaga, sen voĉdona rajto). Estas postulate, ke tia
> kontrakto respektu neŭtralecon de UEA, pri kio ni ŝajne ne havas problemon.
> Tamen necesas provizi "simplan, tre ĝeneralan 'statuton'", kiun ni nuntempe
> ne havas. Ĉu iu jam spertas pri tia kvazaŭ-statuto kaj emas ĝin verki /
> skizi?
>
> Aldone, indus starigi kontaktpersonon por UEA (por vikimedio nun ŝajne
> praktike estas mi) kaj Jose proponis, ke ni provizu artikolon pri ni por
> revuo Esperanto (kion mi povas fari (redaktante alian mian tiaj artikolon
> ;)).
>
> Mi aprezos komentojn (eĉ se persone senditaj)!
>
> Amike
>
> --
> Michal Matúšov (KuboF)
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20141213/01fe38cb/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list